Novaĵoj

26a Eŭropa Renkontiĝo en norda Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-30 10:30:21

 

 

La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino : En 2014 ĝi disvolviĝos de sabato la 15-a ĝis dimanĉo la 16-a de Novembro. Okazos diversgradaj Esperanto-staĝoj kaj distraĵoj en amika etoso. 

Inter aliaj Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidos lingvan kurson por helpontoj de la 100-a UK en Lille. Ŝi disdonos ankaŭ KER-atestilojn por la partoprenintoj de la 3a Tutmonda Ekzamensesio de majo. 

La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio !

Aliĝu rapide ! La nombro de partoprenantoj estas limigita !


¤ Detala programo

¤ Aliĝo al STELLA-2014  

¤ Kiel alveni al Stella-Maris 

¤ Fotoj pri antaŭaj rendevuoj en Stella

 

Por plia informo, retleteru al :

stellaesperanto-nord.org

Kiam venos la 100 000-a ensalutinto? Al la listo Ĉu vere nur 28 kursoj en la mondo?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.