Novaĵoj

AMU Poznanon!

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-02 19:31:00

  

 

 

 

ESF jam de jaroj per stipendioj subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, membro de la Akademio de Esperanto profesoro Ilona Koutny, farante aludon al la Esperanta mallongigo de la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. Ja ĝuste amo kaj pasio al Esperanto kaj interlingvistiko estas tio, kio kunigas en Poznano tiun grupon de 25 personoj de diversaj profesioj kaj aĝoj, kiuj venas al Poznano de landoj tra la mondo: Brazilo, Hispanio, Svedio, Usono, Irano, Rusio, Kroatio kaj aliaj.

En la prestiĝa Universitato Adam Mickiewicz – la dua plej granda universitato en Pollando – la studentoj havas unikan ŝancon ricevi ampleksan edukon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado, kompareblan al filologiaj studoj de aliaj lingvoj: “Kadre de interlingvistiko ni studas naciajn, etnajn lingvojn, kaj ankaŭ internaciajn planlingvojn, kiuj volis solvi la problemon de internacia komunikado. Kompreneble, la studoj fokusiĝas al la plej disvastiĝinta planlingvo, Esperanto: literaturo, lingvistiko, historio kaj diversaj praktikaj flankoj de la lingvo”, diras Ilona Koutny. Tiu ĉi tri-jara multfaceta postdiploma interlingvistika programo funkcias ekde 1998, kaj dum 16 jaroj ĝi helpis eduki multajn aktivulojn kaj altigi la prestiĝon de Esperanto kiel akademia studobjekto: “Nur en tiu programo eblas klerigi niajn aktivulojn ĝis la grado, kiun oni povus atendi de la homoj de 21a jarcento, kiuj ambicias ŝanĝi la mondon”, diras UEA-prezidanto kaj ESF-estrarano Mark Fettes, kiu subtenas la klopodojn de Ilona kaj ŝia teamo ekde ĝia komenco, eĉ se li iom bedaŭras, ke en la tuta mondo ne estas aliaj similaj programoj.

Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10 000, entute, en 2015!

Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al adminesperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco... duobligita! 
Pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/

Fonto: Komunikaĵo de ESF 

Noto: La  monkolekta kampanjo ĉe edukado.net daŭre funkcios. Ĝi celas kolekti sumon por helpi al la kandidatoj en siaj vojaĝ- kaj vivelspezoj dum la studsemajno. Bonŝance jam kuniĝis bela sumo kaj ni esperas, pliajn helpojn dum la 3 jaroj de la studo. Antaŭdankon al vi. 

Du eŭropnivelaj politikistoj serioze traktas multlingvismon Al la listo Ses feliĉuloj en la ludo RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.