Novaĵoj

Ses feliĉuloj en la ludo RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-09-01 16:04:47

 

 

 

 

 

Ni informas vin, ke fine de la 17a ludmonato, aŭgusto 2014 RISKO havas tri venkintojn kaj tri premiotojn. 

La venkintoj estas Ivan BujdosoEŭgeno Liĉaŭka kaj Nicole Else.

Ĉar ĉiu el ili estis premiita en la lastaj 12 monatoj, laŭ la regularo iliaj donacoj transiras al la sekvaj tri personoj, neniam ricevintaj donacon en la ludo. La feliĉuloj estas 

Leandro T. AbrahãoAnastasia Odsterĉilova kaj Lars Sözüer.

Pri tio ĉu ili akceptas la premiojn kaj kiun donacon ili elektos, nun komenciĝas korespondado. 

Ĉiuokaze ni kore gratulas la gajnintojn kaj la premiitojn kaj dankas ĉiujn ludintojn, kiuj eĉ en la feria periodo trovis tempon ludi. 

Detalojn pri la ludo vi povas vidi ĉe la statistika paĝo

Tie mi mem kun malĝojo konstatis, ke la nombro de la ludantoj falas ..... ĉu pro la feriaj monatoj? Ni vidu, kion ni atingos en septembro. 

Ekludu nun ĉi tie

Plian sukcesan RISKUMADON deziras al vi Katalin kaj Mogens

Aldonaĵo: La tria premiito estos Tatjana Auderskaja noelzivo  (se ŝi akceptos tion), ĉar Leandro T. Abrahão pro tiu fakto, ke li dum kelkaj semajnoj ludis per du kontoj, ne trovas honeste akcepti premion, ne mem gajnitan. Kvankam la redaktoro ne tute samopinias, ŝi akceptas la decidon de Leandro kaj atendas la respondon de Tatjana. 

AMU Poznanon! Al la listo Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.