Novaĵoj

Kie troveblas la materialoj?

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-09-13 15:11:43

Ni bone komprenas, ke por la uzantoj, kiuj alkutimĝis al la uzo de la malnova retejo necesos tempo pro orientiĝi, retrovi la aferojn, kies lokon ili jam parkere sciis.

Por helpi en tio ni ĉi-sube indikos kelkajn gravajn ŝanĝojn kaj petas vin sekvi la vojon, ofte viziti la paĝaron kaj lerni la novajn itinerojn kaj lokojn.

La sekcio Instrumaterialoj entenas nun la enhavon de la malnovaj Lerniloteko, Metiejo kaj Monda Mozaiko.

Se vi ne trovas konkretajn materialojn, en la antaŭaj lokoj konatajn, eblas, ke ni ĝuste tiujn ankoraŭ ne suckesis transporti. Bonvolu skribi, demandi aŭ pacience atendi, ke ankaŭ ili transiru al sia nova loko.

La sekcio Biblioteko kaj ties diversaj subgrupentenas la malnovan Katalogon, kaj multon en la Legejo, Filmejo kaj erojn de la Metiejo.

Rapidaj, multfunkciaj serĉiloj helpos vin trovi la deziratajn erojn. Bonvolu uzi ilin kuraĝe.

Je ajna problemo ne hezitu kontakti la redaktoron, kiu laŭeble rapide helpos vin.

Kelkaj instruoj pri la forumo Al la listo Ni subtenu Heidi, kiu baldaŭ denove ekiras por instrui en Indonezio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.