Novaĵoj

Instruado de Esperanto dum paŝado

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-20 10:35:43

Redaktoro: ni aperigas alvokon je helpo, kiun bezonas bonvola teamo. Ĝiaj membroj ne nur helpas al malriĉuloj, sed dume lernos ankaŭ Esperanton. 

Mesaĝo de Annie, partoprenanto de la instruista trejnado en Poznan: 

La 30-an kaj 31-an de Aŭgusto 2014, ni paŝos 100 km en maksimume 30 horoj, en la Haute-Fagne regiono (kie estas la plej altaj montoj en Belgio …)
Kial? Eble ĉar ni estas frenezaj..., sed unue ĉar ni volas helpi Oxfam.
Kio estas Oxfam? Oxfam estas asocio, kies celoj estas batali kontraŭ maljusteco, helpi al malriĉaj homoj en malriĉaj landoj.
Ni estas teamo de 4 personoj kies nomo estas « Unu Mondo ». Ni devenas el 3 landoj : 
Helga el Islando, Marlene el Danlando, Régis kaj mi (Annie) el Francio.
Kial ni bezonas helpon por helpi al Oxfam? Ĉar ni rajtas partopreni en la "Oxfam- marŝado" nur se ni antaŭe sukcesas kolekti 1500 €. Por tio ni bezonos helpon. 
Kial esperantistoj volus helpi nin?... Ĉar dum la vojo mi intencas instrui iom da
Esperanto al la 3 aliaj, sufiĉe multe por ke, almenaŭ, Helga kaj Régis (kiuj ne havas ajnan komunan lingvon) havu eblon interkonatiĝi. Se mi ne estas tro laca..., mi eĉ filmos ilin je la fino.
Jen la ligo al la paĝo de nia teamo en la Oxfram-retejo

En la dekstra flanko estas klarigoj en pluraj lingvoj, sed se vi havas problemojn por kompreni kion fari, bonvolu skribi al  anniegrente(ĉe)hotmail.fr.

Dankon !
Annie, Marlene, Régis kaj Helga (kiu ne alvenis ankoraŭ el Islando por fotiĝi kune). 

Noto de la redaktoro: edukado.net disponigas la libretojn Poŝamiko al la teamanoj. Tiuj povos bone akompani la marŝantojn. 

La studoj en Poznan estu korafero de ni ĉiuj Al la listo Finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.