Novaĵoj

Ni subtenu Heidi, kiu baldaŭ denove ekiras por instrui en Indonezio

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-12 22:41:03

Bonan tagon,

Post du semajnoj mi foriras al Indonezio, por, same kiel pasintjare, instrui Esperanton kaj fari esplorojn pri la Esperanto-movado en Indonezio. Aldone mi partoprenos la Mondan Vegetaranan Kongreson, en kiu TEVA (Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio) havos budon por informi la kongresantojn pri Esperanto.

Por la instruado al kelkcent homoj mi jam sendis al Indonezio indoneziajn ŝlosilojn, Poŝamikojn kaj Bazajn Ilustritajn Radikarojn, tamen ne en sufiĉaj kvantoj. Feliĉe Komisiono pri Azia E-Movado, KAEM konsentis bele subteni la projekton, same kiel pluraj malavaraj privatuloj, al kiuj mi kore dankas.

Tamen ankoraŭ mankas iom da mono en la buĝeto, kaj plie mi ŝatus, se eblus ricevi iom pli da mono ol la (prudenta) buĝeto, sendi iom pli da ŝlosiloj (la plej malmultkosta el ĉiuj tri lerniloj, - nur po 80 cendoj.), ĉar ĉiutage aldoniĝas homoj al la jam enretigitaj kursoj (pere de Couchsurfing kaj Facebook).

Prefere subtenu pere de la konto de la Azia Fondaĵo de UEA (azio).

Ankaŭ ankoraŭ eblas aĉeti DVD-on kun intervjuo kiun Katalin Kováts faris kun mi tuj post la antaŭa instruvojaĝo. Por tio bv. rigardi la retejon de edukado.net.

Por tiuj kiuj interesiĝas pri la vojaĝo, eblas sekvi min pere de mia blogo, en la retejo, kiu traktas plurajn aspektojn de "Esperanto en Indonezio".

Antaŭdankon, Heidi Goes

Vidu la intervjufilmon en nia Ipernity-paĝo. Blogaĵo pri la pasintjaraj vojaĝo kaj kursoj de Heidi. Kaj jen nova blogo de Heidi.

Kie troveblas la materialoj? Al la listo Ankaŭ la KER-sistemo bone trapasis la ekzamenon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.