Novaĵoj

La unujara RISKO premias siajn plej fidelajn ludantojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-12 21:57:50


 

 

 

 

HURA, nia ludo RISKO nun estas unujara. 

Pasis 365 ludtagoj, aliĝis al la ludo 557 personoj el 59 landoj. La 1039 demandoj ludiĝis iom pli ol 74 000 fojojn en ĉ. 29 000 ludoj. 

Sube vi povas vidi la 10 plej fidelajn kaj la 10 plej sukcesajn ludintojn. Pluraj el la plej sukcesintaj laŭ monataj venkoj ricevis siajn premiojn. 

Nun venis la momento, ke ni premiu la plej fidelajn ludintojn de la jaro.

La absoluta venkinto estas Nicole Else el Aŭstralio, kiu ĈIUN TAGON de la pasinta jaro sukcesis trovi tempon por ludi, kvankam kelkfoje dumvojaĝe tio ne estis senproblema tasko. Ivan Bujdoso el Hungario mistrafis unu,  Valentin Melnikov el Rusio nur 2 kaj Jozsef Cseh el Hungario nur 5 ludtagojn.

Ni kore dankas ilin kaj gratulas pro tiu fidela partopreno. NIa donaco por ili estas senpaga eblo sekvi la retan kurson Kultura vojaĝo al Vjetnamio , troveblan en la KLERIGEJO.  

Detalajn statistikaĵojn pri la ludo vi povas legi en nia statistika paĝo.

Viajn opiniojn pri la ludo kaj ĝian signifon por vi ni volonte legos en la FORUMO

Ni bonvenigas ankaŭ financan helpon, do, se vi povas subteni nian laboron, bonvolu trovi la paĝon pri la subtenmanieroj.

Ni planas daŭrigi la ludon almenaŭ ankoraŭ dum unu jaro kaj kolektas diligente pliajn demandojn. Espereble je via plezuro kaj kleriĝo. 

Kore salutas ĉiujn riskintojn, riskantojn kaj riskontojn: Katalin kaj Mogens, la geriskigantoj    

********************

10 plej ludemaj uzantoj 
nicolee (AU) 365
bujdoso (HU) 364
vmel (RU) 363
Barbulo (HU) 360
VitoRedsky (PL) 356
vente (RU) 347
Vojacek (CZ) 346
euxgeno (BY) 345
viktoro44 (AD) 340
eofanpl (PL) 337
  10 personoj, kolektintaj plej multe da poentoj 
bujdoso (HU) 751
vmel (RU) 748
mojo (GB) 740
fiskot (PL) 658
chlavarenne (FR) 634
nicolee (AU) 630
mevamevo (UA) 588
anna_lowenstein (IT) 568
euxgeno (BY) 568
salutnomo (IL) 555
Lastaj tagoj por aliĝi al la TUTMONDAJ KER-ekzamenoj Al la listo Ekfunkciis la KER-agendo - la redaktoro estos for

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.