Novaĵoj

Ekfunkciis la KER-agendo - la redaktoro estos for

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-12 18:01:38

Antaŭ kelkaj tagoj en nia retejo ekfunkciis - kun la financado de UEA -  la KER-AGENDO, kiu helpas en la administro de la ontaj ekzamensesioj. Ĝin devos uzi la kunlaborantoj de la sesioj de la Tutmonda Ekzamentago kaj aliaj ekzamenokazoj. La sistemo listigas detale la farendaĵojn laŭ datoj kaj aŭtomate atentigas mesaĝe la kunlaborantojn pri la limdatoj. La koncernuloj estas jam informitaj kaj pluraj el ili ekuzis la modulon. 

Ĉi tie ni mencias, ke estas ankoraŭ kelkaj tagoj por peti organizadon de ekzameno dum la 3a Tutmonda Ekzamentago, okazigota  la 17an de majo. Bv. vidi la detalojn kaj se vi pretas gastigi sesion, bv. plenigi la petformularon. Laŭ la nuna stato partoprenos 18 urboj el 12 landoj, ĝis nun kun 110 kandidatoj.  Se vi volas aliĝi al iu ekzamensesio, jen ilia listo kun la aliĝiloj.  Se vi mem ne volas ekzameniĝi, sed volas subteni kandidaton, kiu ne povas mem kovri la ekzamenkostojn, bv. kontakti Katalin Kovats por pridiskuti la eblojn finance kontribui. Juna norvega samideano, Leif Arne Storset ĵus oferis 290 eŭrojn por celoj rilate la KER-ekzamenojn, el kiu sumo ni utiligos parton por la nova modulo de la kandidata listo kaj la alian parton por subteni ekzameniĝon de junaj kolombianoj dum la sesioj en Kalio kaj Bogoto. Ankaŭ en ilia nomo ni dankas Leif pro la subteno. Novaj oferoj povas helpi aliajn kandidatojn. Petu helpon, se vi bezonas, oferu helpon se vi povas. DANKON. 

**********************

Ni atentigas vin, ke Katalin Kovats, la redaktoro en la sekva semajno gvidas instruistan trejnadon en Kvinpetalo, Francio, al kiu aliĝis jam 14 personoj, ne nur el Francio, sed ankaŭ el Svislando, Germanio, Katalunio kaj Kubo. Pro la tiea intensa laboro kaj antaŭvideblaj ne bonaj retkonektoj eble ŝia porpaĝara laboro ne estos senproblema. Bv. konsideri tion, kiam vi atendas reagojn al viaj mesaĝoj. Se eblos, ŝi kaj la grupo aperigos novaĵojn pri la seminario. 

La unujara RISKO premias siajn plej fidelajn ludantojn Al la listo Esperanto por abiturienta diplomo en Francio?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.