Novaĵoj

Esperanto por abiturienta diplomo en Francio?

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-07 03:57:13

Inter Aprilo 2011 kaj fino de 2012, la francaj Esperanto-asocioj SAT-Amikaro kaj Espéranto-France kolektis pli ol 33 000 subskribojn al petskribo, ke Esperanto estu akceptata kiel nedeviga fako por abiturienta diplomo. Fine de la mezlernejo, 18-jaruloj trapasas ekzamenon kun maksimume tri lingvaj fakoj, devigaj kaj nedevigaj. Inter la nedevigaj estas elekteblaj sesdeko da lingvoj, kelkaj por parola ekzameno, sed plimulto por skriba ekzameno. La francaj samideanoj petas, ke Esperanto estu akceptata por skriba ekzameno, t.e. teksto 30-linia en la fremda lingvo, pri kiu la kandidato respondu kvar demandojn, verku kelkajn liniojn de “persona esprimo” kaj traduku al la franca dekon da linioj, entute dum du horoj. La nivelo estas inter B1 kaj B2. 

La petskribon subskribis dekoj da deputitoj, multaj famuloj, urbestroj... vidu: http://esperanto-au-bac.fr/. Delegacio kvinhoma: Emmanuel Debanne (kunordiganto de la kampanjo), Guy Cavalier (prezidanto de SAT-Amikaro), Axel Rousseau (prezidanto de Espéranto-France), François Lo Jacomo (Akademiano kaj ekzamenanto) kaj Dorian Reale-Caron (16-jara lernanto), oficiale portis la tuton al la Ministerio pri edukado, vendredon, la 21an de marto, je la 17a horo. La delegacion akceptis Isabelle Robin, oficejestro pri mezlernejoj, kiu mem ne rajtas decidi tian aldonon de abiturienteca fako, sed raportos pri la 70-minuta diskuto al la decidopova direktoro pri mezlerneja instruado (DGESCO) kaj al la konsilistoj de la ministro. Axel Rousseau detale prezentis Esperanton, kaj François Lo Jacomo precizigis kelkajn argumentojn favore al la petskribo. Emmanuel Debanne prezentis la petskribon mem kaj kelkajn subskribintojn. Isabelle Robin interesiĝis pri la lingvo, ekzemple la konjugacio, kaj pri la motivoj de ekzemple Dorian lerni Esperanton. Kelkajn tagojn pli frue ŝi akceptis kurdan delegacion, kiu same petis, ke la kurda lingvo estu akceptata kiel nedeviga fako en abiturienteca ekzameno. Ŝi memorigis, ke 98 % de la lingvo-ekzamenoj koncernas 4 lingvojn, do ĉiuj aliaj estas “maloftaj lingvoj ” (inkluzive, ekzemple, la ĉina). Krome tia decido ne estas tiel simpla, ĉar necesas, ke la Ĝenerala Inspektoraro (ministeria instanco, kiu fake respondecas pri la instruado) komisiu respondeculon pri la koncerna lingvo. La delegacio donacis al ŝi, krom dosiero speciale preparita pri la petskribo, anglalingvan verkon pri originale Esperantlingva literaturo (Concise encyclopedia of the original literature of Esperanto, de Geoffrey Sutton), du filmojn pri Esperanto, Esperanto de Dominique Gautier kaj The universal language de Sam Green, kaj la intervjuon de Claude Hagège Esperanto kaj lingva diverseco. Ŝi surpriziĝis, ke oni ne donis verkon en Esperanto mem, por ke ŝi vidu, kiel aspektas la lingvo.

La laboro tamen ne estas finita. Dum la venontaj semajnoj ne atendeblas rapida reago de la decidantoj en la Ministerio, unue ĉar ili estas tro okupataj pri la reformo decidita de la ministro Vincent Peillon, due ĉar la 2an de aprilo 2014 ŝanĝiĝis la ministro (la nova nomiĝas Benoit Hamon). Tamen la delegacio daŭrigos la agadon, kontaktante homojn kaj en la Ĝenerala Inspektoraro, kaj ĉefe en la Supera Konsilio pri Programoj, ekstera konsilanta instanco, parte faka parte politika, kreita en 2013. Ankaŭ utilus estigi bonajn rilatojn kun INALCO, universitato instruanta okdekon da malsamaj lingvoj, kiu ludas gravan rolon en konceptado kaj korektado de la ekzamenaj taskoj pri maloftaj lingvoj. 

www.edukado.net baze de la raporto de la delegacio

Ekfunkciis la KER-agendo - la redaktoro estos for Al la listo Polaj infanoj kaj Esperanto en hungara radio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.