Novaĵoj

UNESKO kaj Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-03 12:52:32

La Ĝenerala Direktoro de Unesko festas Internacian Patrinlingvan Tagon en ok lingvoj ... inkluzive Esperanton
Ŝirmado kaj antaŭenigo de patrinaj lingvoj estas ŝlosiloj al monda civitaneco kaj aŭtentika reciproka kompreniĝo, laŭ Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, en ŝia mesaĝo okaze de la Internacia Tago de la Patrina Lingvo, la 21-an de februaro 2014. “Kompreni kaj paroli pli ol unu lingvon kondukas al pli granda kompreno de la abundaj kulturaj interagoj en nia mondo,” ŝi aldonis. Ŝia mesaĝo, kiu emfazis edukadon radikiĝintan en la kultura kaj lingva heredaĵo de junaj homoj, estas forta konfirmo de la multlingvismo subtenata ankaŭ de Universala Esperanto-Asocio. Laŭ ŝi, ekskludi lingvojn implicas ekskludi tiujn homojn, kiuj parolas tiujn lingvojn. La ĉi-jara mesaĝo de s-ino Bokova aperis en la ses oficialaj lingvoj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, plus du pliaj lingvoj gravaj pro sia simboleco kaj pro sia praktika graveco – ŝia propra patrina lingvo, la bulgara, kaj la Internacia Lingvo Esperanto. Tiu kunlabora rezulto atestas pri la forta rilato inter Unesko kaj Universala Esperanto-Asocio kaj la streboj de la Asocio subtene al lingvaj rajtoj. 

http://www.unesco.org/new/en/international-mother-language-day/

LA ESTRARO DE UEA KUNSIDIS KUN SKAJPA ETENDO Al la listo Gravaj novaĵoj kaj limdatoj de la 3a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.