Novaĵoj

Gravaj novaĵoj kaj limdatoj de la 3a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-01 21:57:10

Fulmrapide proksimiĝas la 3a tutmonda ekzamentago. 
Ĝis nun aliĝis 18 urboj el 13 landoj. Ni atendas pliajn.

Ekzistas du limdatoj por peti rajton organizi sesion.
Por eŭropaj landoj, en kiuj la poŝtoservo bone funkcias, tiu dato estas la 15a de aprilo. Por ekstereŭropaj landoj la dato estas la 6a de aprilo. Post tiuj tagoj ne plu eblos peti organizadon de nova sesio dum la Tutmonda Ekzamentago. (Vidu sube la tabelon.)

Se vi planas okazigi sesion, bv. ne prokrasti anonci tion, ĉar inter la limdato de la peto de la sesio kaj la limdato de la lasta aliĝeblo por la kandidatoj estas malmulte da tempo.

La kandidatoj rajtas aliĝi en Eŭropo ĝis la 27a de aprilo, ekstereŭrope nur ĝis la 15a de aprilo.
Post tiuj datoj ni fermos la aliĝeblojn kaj alpoŝtigos la testojn al tiuj lokoj, kies pagoj atingis la EKZAM-konton de UEA.  (Aliĝiloj estas ĉi tie.)

Atentu, en la lokoj, kie ne kuniĝintos ĝis la limdatoj almenaŭ 5 kandidatoj, la sesio estos nuligita.
La aktualan nombron de aliĝintoj ni komencas publikigi en la apudan tabelon kaj aktualigos la nombron ĉiun tagon almenaŭ unu fojon. La horo de la aktualigo ĉiam estos indikita.

 

 

 

Organizantoj kaj helpantoj baldaŭ ricevos pliajn klarigojn en aparta mesaĝo. 

Aktualigita: la 29an de aprilo, je la 03h00m

UNESKO kaj Esperanto Al la listo Marta RISKO-raporto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.