Novaĵoj

Metodika seminario en la Internacia Esperanto-Instituto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-03-17 00:58:02

En la tagoj 14-16a de marto 2014 Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net gvidis seminarion pri la Cseh- kaj rekta metodoj en la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago. Kvankam ŝi loĝas jam de 13 jaroj en la urbo, kie ŝi en la instituto komence de la 90aj jaroj multfoje volontulis dum la monatoj januaro, en la pasintaj 13 jaroj neniam kreiĝis eblo al ŝi eĉ reviziti la instituton. 

Post 20 jaroj kaj 2 monatoj Katalin do denove gvidis seminarion en la Cseh-domo. Ĝin partoprenis 11 personoj, inter ili 5 membroj de la nova estraro de la instituto, sed venis interesiĝantoj ankaŭ el Germanio kaj Serbio.

La programo ne estis la tradicia Cseh-seminario, sed metodika trejnado pri  la historio de lingvoinstruaj metodoj, kun speciala atento pri la rekta metodo, kaj pri la Cseh-metodo. Katalin donis trarigardon ankaŭ pri la vivo kaj agado de Andreo Cseh kaj lia ŝatata disĉiplo Tiberio Morariu. Ŝi prezentis plurdekojn da instruhelpiloj uzataj de ŝi dum rektmetodaj kursoj. Ŝi ne mistrafis la okazon instigi diskuton ankaŭ pri la nuntempa rolo de la metodo, perspektivoj de la instituto kaj pri eventualaj kunlaborebloj inter ĝi kaj edukado.net. 

La unua manifestiĝo de tio estos la Tria Tutmonda KER-ekzameno, al kiu enviciĝis ankaŭ IEI, kaj jam aliĝis du membroj de la estraro. Pluraj el la estraro ŝatis la ideon kunlabori kun edukado.net en ties Panteono, kie troveblas jam prezentoj de dekoj da Cseh-instruistoj. 

La partoprenintoj ne nur spertiĝis pri metodologio, sed ankaŭ ĉiun seminaritagon tagmanĝis en tre agrabla restoracio. En la unua tago ili promenis ankaŭ al la apuda tombejo, kie ili vizitis la memortabulon de Andreo Cseh, en la kapelo de la tombejo. Tiu gesto estis honoriga omaĝo antaŭ la majstro, okaze de lia forpaso antaŭ 35 jaroj. 

Jen kelkaj fotoj pri la aranĝo

Forpasis Geraldo Mattos Al la listo Historiaj momentoj kaj rememoraĵoj el la Universitato de Amsterdamo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.