Novaĵoj

Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-05 23:25:17

Danke al la iniciato de la emerita profesoro Wim Jansen, la nuna katedrulo pri Esperanto kaj Interlingvistiko prof. Federico Gobbo organizos ekspozicion de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA.

La biblioteko laŭvice gastigas ekspoziciojn de libroj verkitaj en la lingvoj instruataj ĉe la Fakultato, ekzemple la itala. Esperanto profitas tiun ŝancon unuafoje. La libroj estos prezentitaj per slipoj en la nederlanda kaj Esperanto.

Esperantistoj estas invitataj partopreni en la malfermo de la ekspozicio, kiu okazos ĵaŭdon, la 13-an de marto, je 16:30, kun bufedo por bonvenigi la ĉeestantojn.

La ekspozicio daŭros ĝis la 10-a de majo, kiam okazos la Malferma Tago de la CO en Roterdamo, kaj estos vizitebla dum la normalaj malfermhoroj de la biblioteko (inter la 8a kaj 18a horoj de lundo ĝis vendredo) en la 2-a etaĝo de "Het Bungehuis" ĉe Spuistraat 210 en Amsterdamo.

(Info: laŭ la komunikaĵo de UEA).

TERMINOLOGIA KONKURSO 2014 POR STUDENTOJ Al la listo KER-AGENDO - I-a etapo: Preparfazo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.