Novaĵoj

KER-AGENDO - I-a etapo: Preparfazo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-03-05 08:33:18

Baldaŭ pretos nia nova modulo, la KER-AGENDO, kiu helpos al la organizantoj efektivigi la necesajn paŝojn dum la organiza laboro de la KER-sesioj. Sube vi trovas la priskribon de la unua periodo.

Ni petas ĉiujn, kiuj deziras organizi sesion kadre de la Tutmonda Ekzamentago (17a de majo), ke ili senprokraste petu sesion pere de la aliĝformularo, trovebla sur la paĝo de organizantoj.

KER-AGENDO  I. Preparfazo 

Periodo de 60 tagoj ĝis 22 tagoj antaŭ la sesio

1. Je 60 tagoj antaŭ la ekzamentago
Vi devas anonci vian intencon organizi sesion kaj plenigi la retan aliĝformularon. http://edukado.net/ekzamenoj/formularo
La sesio estos aprobita se la minimume necesaj datumoj estos indikitaj en la formularo.
Tiam via sesio ekhavos kodon, kreiĝos por ĝi aliĝilo kaj povas komenciĝi la varbado.

2. Je 50 tagoj antaŭ la sesio
Necesas ke ĉiuj devigaj ĉeloj de la reta formularo estu plenigitaj.
Necesas ĉeforganizanto, dua organizanto kaj gvidanto/honora gasto por la sesio.
Se pro iu kialo la ĉeforganizanto kaj la dua organizanto estas la samaj personoj, bv indiki la saman nomon kun ĉiuj datumoj ambaŭ fojojn.

Ni aparte mencias, ke la ĉeforganizanto aŭ la organizanto rajtas mem ekzameniĝi, sed tiuokaze li/ŝi aktivu nur en la preparlaboroj kaj neniun taskon li/ŝi havu dum la ekzamentago nek post la ekzameno (ekz. rilate la kopiadon kaj alpoŝtigon de la testoj, la gardadon de la kopioj).

En kazo, kiam unu el la organizantoj mem ekzameniĝas, nepre necesas, ke estu GVIDANTO, kaj tiu estu laŭeble ekstermovadulo, por ke estu klare pruvebla la pureco de la ekzameno.
En la reto troveblas la sindevig-formularoj, kiujn necesas plenigi, subskribi kaj resendi/alŝuti ilin. (Baldaŭ pretos tiu loko). 

3. Je 21 tagoj antaŭ la ekzameno
necesas, ke kunestu la minimuma nombro de kandidatoj.
- En kazo de tutmonda ekzamentago
tiu nombro estas nur 5 personoj kunvenintaj por ajnaj niveloj.
- En kazo de aparta, memstara ekzamentago (ne-tutmonda)
tiu minimuma nombro devas esti 10 el unu el la niveloj. Por tiu kvanto aldoneblas kiom ajn alinivelaj kandidatoj.
Ekz. eblas 10 por C1, 2 por B2 kaj 1 por B1-niveloj,
sed ne eblas 8 por C1, 8 por B2 kaj 2 por B1.
Se la necesa nombro de kandidatoj ne aliĝas ĝis la limdato, la komisiono povas nuligi la sesion.

La tuton eblas legi en aparta PDF-dokumento. 

Katalin Kovats, ĉeforganizanto

Noto: la ilustraĵo estas la nova emblemo, kiun ni pretigis al Eder Benedeti, gajninto de la konkurso.

Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo Al la listo Jam mil demandoj en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.