Novaĵoj

KER-ekzameno dum la Brazila kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-01-31 23:36:41

En Florianopolo (BR) la 26an kaj 27an de januaro 2014, dum la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, okazis sukcesa KER-sesio. 

La kongreso okazis en bela turisma loko, Florianopolo. Partoprenis ĝin ĉ. 250 esperantistoj, el inter ili 10 eksterlandanoj. 
Unu el ili, Petra Smidéliusz (hungarino) alvenis el Argentino por gvidi la 39-an KER-ekzamensesion. La aliaj komisianoj estis Paulo Nascentes kaj Josias Barboza.
Kvankam la sesio jam delonge estis anoncita, preskaŭ ĉiuj kandidatoj aliĝis nur ĵus antaŭ la kongreso aŭ surloke. Fine ekzameniĝis entute 15 personoj. Naŭ el ili submetiĝis al la ekzameno je nivelo B1, plie po 3 kandidatoj trapasis la ekzamenon je la niveloj B2 kaj C1. 
La ekzameno komenciĝis la 26an posttagmeze per la "malfacila" parto, nome la aŭskulta ekzameno, kiun sekvis la parola parto de 6 kandidatoj. La aliaj 7 kandidatoj trapasis la parolan ekzamenon la 27an antaŭtagmeze, kaj posttagmeze okazis la skriba sesio.

Brazilaj lokoj en ambaŭ jaroj partoprenis la tutmondan ekzamentagon, kaj krom tiuj la nuna okazo estis jam la 4a "propra" KER-sesio en la lando. Por la okazigo de la ĉi-jara ekzameno ekestis modela financa kunagado. Inter la kandidatoj estis pluraj junuloj, kiuj povis trapasi la ekzamenon danke al la organizita financa helpsistemo de la brazilaj ĉeforganiazaĵoj BEL kaj BEJO, kadre de kiu unuopaj esperantistoj entreprenis patroni iun junulon kaj pagis ties ekzamenkotizon. La vojaĝkostojn de la ekzamengvidinto kunfinancis Fernando Maia Jr., Emílio Cid, Josias Barboza, Paulo Nascentes kaj James Piton.

En la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA mi dankas ĉiujn sponsorojn, la membrojn de la ekzamenkomisiono kaj  Eida Lima pro ŝia surloka helpo kaj fotado.  

En 2014 jam okazis du sesioj kun entute 31 kandidatoj. Komence de februaro ni lanĉas la aliĝproceduron de la Tria Tutmonda Ekzamensesio, kiu okazos la 17an de majo 2014. Ĝis la reta aliĝilo pretos ni petas la respondeculojn de la planataj lokaj sesioj ke ili anoncu sian deziron partopreni la eventon en la tiucele lanĉita forumparto

Aliaj, jam deciditaj sesioj de la jaro videblas en la aliĝpaĝo

Katalin Kovats, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Januaraj RISKO-novaĵoj Al la listo En Antverpeno okazis la unua KER-sesio de la jaro 2014

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.