Novaĵoj

Dek du novaj premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-12-14 22:28:24

Estas jam la kvara jaro, ke en la naskiĝdatreveno de edukado.net – kiu estas ankaŭ la Zamenhof-tago – ni enirigas en la Panteonon de instruistoj vivajn, meritplenajn kolegojn por ankaŭ tiel danki ilin pro ilia fervora agado sur la kampo de instruado de Esperanto aŭ pro iumaniera kontribuo al la disvastigo de la lingvo. 

La ĉi-jaraj 12 premiitoj devenas el 11 diversaj landoj, el 3 kontinentoj. 

En la nomo de la estraro de la Fondaĵo de Edukado.net kaj de ties membroj mi kore salutas ĉiujn novajn panteonanojn, tutkore dankas ilin por la farita laboro kaj deziras al ili bonan sanon kaj sukcesojn pro ilia plua aktivado por nia lingvo. 

Michel Duc Goninaz (Francio)   
Xiaofong Gong (Ĉinio)
Doroteo Holand (Usono)
Koniti Huzimaki (Japanio)
Reza Kheirkhah (Irano-Tajvano)
Danuta Kowalska (Pollando)
German Pirlot (Belgio)
Baldur Ragnarsson (Islando)
Mogens Rude Andersen(Danio)
Mihail Trifoi (Rumanio)
Renee Triolle (Francio)
Blazio Wacha (Hungario)

Ni invitas vin konatiĝi kun la premiitoj, pri ilia agado kaj lasi komentojn aŭ mesaĝojn pri viaj memoraĵoj, opinioj aŭ gratuloj sub la prezento de la unuopaj personoj. Dankon. 

Katalin Kovats, redaktoro

P.s. Koran dankon al Leandro T. Abrahão, kiu multe helpis en la redaktado de la prezentoj. 

Forpasis profesoro Helmar Frank Al la listo Detektivu pri la novaj eroj en la retejo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.