Novaĵoj

Mardo - Tago de la lernejo

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-24 01:45:46

Matene mi kaj Sylvain denove gvidis po 2 paroligajn kursojn kun partopreno de entute 50-60- personoj. 

La tradicia marda programo Tago de la Lernejo daŭris inter la 11a kaj 16a horoj, kun multaj interesaj prelegoj. 

  • Edukaj perspektivoj en la Strategia Vizio - Stefan MacGill (Hungario)
  • Kio estas justa komunikado? - Mireille Grosjean (Svislando)
  • Ĉu egalajn rajtojn kaj eblojn por ĉiuj je ekzameniĝo pri Esperanto? - Katalin Kovats (Nederlando)
  • Aldone al Stano Marček: instruado per projekciaĵoj - Anna Lowenstein (Italio)
  • Per eŭropaj projektoj por justa komunikado - Zsófia Kóródy (Germanio) Notetoj pri la ĉefa temo el la
  • vidpunkto de la Nitobe-simpozio - Otto Prytz (Norvegio)
  • Lingva situacio en bruselaj lernejoj - Kristin Tytgat (Belgio)
  • Esperanto-urbo Herzberg am Harz – loko de multnacia, multkultura loĝantaro - Peter Zilvar (Germanio)
  • “Strategia” kaj praktika plano, por informi pri Esperanto en la lernejojn, laŭ la ĝisnunaj kaj estontaj eblecoj de la francaj edukaj programoj - Michel Dechy (Francio)
  • Lernado de Esperanto en mara afrika ĉefurbo - Paola Birgit Giommoni (Italio)
  • “Avantaĝo” de E-instruado: en EU-parlamento jam antaŭ deko da jaroj - Marija Belošević (Kroatio)
  • Infektaj malsanoj en nia lingvouzo - Rob Moerbeek (Nederlando)

Mi mem ne povis ĉesti la tutan aranĝon, ĉar dum ĝia komenco mi ankoraŭ instruis, kaj meze de ĝi mi devis partopreni la publikan programon de la Akademio de Esperanto. Kadre de tiu aranĝo prezentis sin kaj sian agadon la 18 ĉeestaj akademianoj kaj ni respondis al la demandoj de la publiko. 

Dum la paŭzoj mi kun Monika Molnar informis la interesiĝantojn pri la KER-ekzamenoj, aranĝas aliĝojn por la parolaj sesioj kaj provas kunmeti horaron de la ekzamenoj, kontentigan por ĉiuj.

Merkredo estas tradicia ekskurso-tago kaj la kongresejo estos fermita. Restos iom da tempo por turismado kaj finpretigo de la ekzamensesio, de pliaj prelegoj kaj lecionoj.

La vetero hodiaŭ estis mirinde bela kaj klara, kaj ni povis eĉ malfermi nian jakon.... Espereble la vetero dorlotos nin ankaŭ morgaŭ, dum la libera tago.

Raportis Katalin Kovats, kun fotoj de Monika Molnar kaj Sylvain Lelarge... 

Ĵaŭdo - komenciĝis la ekzamenoj en Rejkjaviko Al la listo Kleriga lundo - raporto el Rejkjaviko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.