Novaĵoj

Denove EU-subvencioj por instruista trejnseminario dum la Kongreso de Esperanto en Italio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-05 00:41:33

Simile al la pasinta jaro, dum la Kongreso de Esperanto en Italio denove okazos intensa instruista trejnado, kun la gvido de Katalin Kovats. La 40-hora programo konsistos el teoria kaj praktika partoj, kadre de kiuj la partoprenantoj ekkonos - inter aliaj - modernajn alirojn al la lingvoinstruado, ellaboros utilajn planojn kaj programojn por sia laboro kaj spertos kelkajn konkretajn instrumetodojn, inter ili sugestopedion kun Sylvain Lelarge kadre de mallonga, modelita kurso pri la franca lingvo. 

La seminarion povos partopreni instruemuloj kaj instruistoj kun minimuma lingvonivelo de B2 (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro).

La seminaria aliĝkotizo estas 300 € (rabatita al 200 € por junuloj ĝis 30, emeritoj kaj civitanoj de kelkaj landoj). La sumo inkludas la kongreskotizon, sed ne la manĝ- kaj loĝkostojn.  

Alia prezo validos al tiuj, kiuj partoprenos la strejnadon helpe de EU-stipendio. En okazo de subvenciitoj la kurskotizo, vojaĝo kaj aliaj kostoj de la bonŝancaj stipendiitoj estos pagitaj kadre de la programo Grundtvig de la Eŭropa Unio.

La organizantoj de la seminario - Kosmo Strategio Ltd., esperantista entrepreno, kune kun Itala E-Federacio kaj edukado.net - kandidatiĝis ankaŭ ĉi-jare por ricevo de subvencioj. En la sekvaj tagoj ni ricevos la administran kodon de la subvencipeto, sed ĉar la limdato por aliĝo estas tre proksima (la 16a de januaro) la interesiĝantoj jam nun povas komenci la proceduron, plenigi la formularojn, prepari siajn dokumentojn.

Ni petas tiujn, kiuj interesiĝas pri peto de subvencio (loĝantoj en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Kroatio kaj Turkio!) anoncu sin ĉe la redaktejo kaj samtempe kontaktu trejnado-kastelaro(ĉe)kosmo.eu.com por havi detalajn informojn kaj helpon pri la proceduroj. 

La kurso okazos de la 2a ĝis la 10a de augusto 2013 (je unu tago pli frue ol la oficiala kongreso) en la itala urbo Kastelaro. 

Detala programo kaj antaŭseminariaj farendaĵoj estos publikigitaj printempe, aŭ laŭpete senditaj al la interesiĝantoj.

Raporto de Monique Arnaud pri la volontulado en Mazara del Vallo Al la listo Feliĉan novan jaron

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.