Novaĵoj

Intervjuo pri la reta instruista trejnado en radio MUZAIKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-11-23 08:30:02

Ni informas vin ke hodiaŭ kaj morgaŭ (la 23an kaj 24an de novembro 2011) ampleksa intervjuo estas dissendata pri nia reta instruista trejnado ĉe edukado.net (RITE). Veronika Poór demandis al Katalin Kováts pri la historio, strukturo kaj funkciado de RITE. 

La programo aŭdeblas: 

merkredon inter la 10-11a, 13-14a, 16-17a, 19-20a kaj 22-23a horoj

ĵaŭdon inter la  1-2a,  4-5a, 10-11a, 13-14a, 16-17a, 19-20a kaj 22-23a horoj.

Post tiuj tagoj vi povos trovi la tuton en nia DOSIERUJO. 

Pliajn informojn pri RITE serĉu en la KLERIGEJO, rekta ligo al RITE-informoj.

Bonan aŭskultadon. 

Esperanto-artikolo en angla komerca lingvoekzameno Al la listo Edukado.net en la 23a Eŭropa Rendevuo (FR)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.