Novaĵoj

Celtrafa prelegserio de Petra Smidéliusz en Braziljo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-06 23:44:01

De la 3-a ĝis la 5-a de junio la esperantistoj de la Brazila ĉefurbo amase partoprenis neordinaran klerigan eventon, kiu, laŭ kelkaj el ili, signis markon je iliaj esperantistaj vivoj kaj montris novajn vojojn kaj perspektivojn por la loka Esperanto-movado.

Temis pri la kleriga vizito de Profesorino Petra Smidéliusz el Hungario, kiu kronis sian sud-amerikan rondvojaĝon en Braziljo per brila tritaga prelegserio pri la situacio de Esperanto en kelkaj Eŭropaj landoj, diversaj edukcelaj projektoj okazantaj en Eŭropo, pri la retejo www.edukado.net kaj trejnkurso RITE. La ĉefa programo estis preparsesioj kun provekzamenoj laŭ la KER-sistemo, kies 20a ekzamensesio okazos komence de julio en Braziljo. La 18-horan klerigan semajnfinan programon partoprenis mezume 30 personoj.
La grandnombraj interesiĝintoj devigis la organizanton de la evento serĉi pli taŭgan lokon ol la sidejoj de la lokaj Esperanto-asocioj kaj tio kondukis al nova neantaŭvidita celtrafo, ĉar la prelegsesio okazis en la aŭditorio kaj lernoĉambroj de la urbocentra branĉo de la prestiĝa dekĉenera lingvolernejo COOPLEM – Kooperativo de Instruistoj pri Modernaj Lingvoj.
Plia cela trafo estis la bona neantauvidita okazo, kiun havis Profesorino Petra helpe de la organizantoj, nome alparoli ĉirkau 150 instruistojn de tiu ĉena ligvolernejo, kiuj koincide samloke kunvenis por pritrakti administrajn aferojn. Tiu lingvoinstruista etoso povos estonte fariĝi fekunda grundo kaj naskejo de novaj Esperanto-instruistoj.
La 18 horan semajnfinan prelegserion de Profesorino Petra ĉeestis mezume 30 esperantistoj.
Laŭ la takso de la loka reprezentanto de ILEI-BR, pli ol dek celoj estis samtempe trafitaj. El inter tiuj la braziljaj esperantistoj havis la eblecojn taksi kaj plialtigi sian lingvo-nivelon kaj aktualiĝi pri la ĉiam pliboniĝanta statuso de Esperanto en la mondo kaj pri la eksterbrazila stato de la instruado de Esperanto, kaj ĝiaj metodologiaj kaj didaktikaj aspektoj.
La ĉeestintoj jam senpacience atendas la pason de tri semajnoj, kiam revenos Petra, akompanata de Doktorino Katalin Kováts por daŭrigi tiun brilan klerigan eventoserion kaj okazigi la KER-sesion. (Vidu la raporton kun fotoj en PDF-formato.)

Plian raporton kaj opinion pri la seminario vi povas skribi aŭ legi en la FORUMO, ĉe la vojaĝraportoj de Petra.


                                                                                              Raportis Josias Barboza, reprezentanto en Braziljo de la Brazila sekcio de ILEI.

ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon Al la listo Facila Vento - nova retejo por komencantoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.