Novaĵoj

Esperanto-France finance subtenos la KER-kandidatojn

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-28 08:27:08

Okaze de la interasocia kongreso, fine de aprilo 2011, en la urbo Sète, estis granda ĝojo konstati la nombron de ekzameniĝantoj ĉe la KER-ekzamenoj.
Tiu sukceso ebligis al Francio atingi la unuan lokon en la ekzamenstatistiko pri kio ĉiuj francoj povas fieri.
La landa asocio Esperanto-France taksas grava la KER-ekzamenojn, kion montras ankaŭ la fakto, ke tri kvaronoj de la estraro jam trapasis ĝin.
Por ke la prezo de tiu ekzameno ne estu barilo kaj ĉiu povu pruvi sian lingvan nivelon, la asocio decidis finance subteni la trapasontajn kandidatojn.

Ĉiu membro de la asocio, depende de sia aĝo, povos ricevi subvencion. La ekzameniĝantoj, kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn rericevos du trionojn de la ekzamenkotizo, la aliaj ricevos unu trionon de la kostoj. Bv. ĉe la aliĝo indiki vian intenco ricevi subtenon, kies administran flankon ni nun klopodas aranĝi.
La subvencio validos nur en la jaro 2011 kaj depende de la sukceso de tiu ĉi propono, eble ĝi estos daŭrigata.

Do, ne prokrastu kaj trapasu la KER ekzamenojn!
Vidu kie dum la sekvaj monatoj okazos eblecoj por trapasi la KER-ekzamenojn.   
Interesiĝantoj kontaktu Katalin Kováts je adreso katalin(ĉe)ikso.net. 
                                                                                                                                            Axel Rousseau, prezidanto de Esperanto-France

Komenciĝis la studoj ĉe RITE Al la listo KER-ekzamenoj dum Pasko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.