Komprenekzerco kun diversaj ekzercotipoj kreitaj laŭbaze de la libro Ĉu vi aŭdis, ke ... verkita de Katalin Smidéliusz. Jen la sonmaterialo en MP3.
La tekston laŭtlegas la aŭtorino. La materialo daŭras 1 minuton kaj 1 sekundon.
Estas donita detala uzkonsilaro pri tio kiel apliki sonmaterialojn kaj kontroli komprenkapablon.
Alklaku la dosier-nomon por elŝuti la lernilon. La elŝuton ni ebligas nur porniaj membroj.
Atentu! La malfermo de la dokumento kelkfoje povas bezoni iom pli da tempo.
La PDF-formata dokumento legeblas pere de senpage elŝutebla ACROBAT READER programo. Se vi ankoraŭ ne havas, klaku sur la suba logotipo por elŝuti ĝin.
Mi auskultis la tekston kun intereso kaj plenumis
ĉiujn ekzercojn laŭ teksto,kiuj helpis kompreni
la sencon de la teksto pli bone. La teksto estas
komprenebla.Tio estas bona ekzerco por apliki
sonmaterialoj kaj kontroli komprenkapablon de
la lernantoj. Dankon pro via utila laboro.
Antaŭ nelonge mi uzis la ekzercon en nia E-klubo.
Mi aŭdigis la tekston voĉlegante ĝin. Ni multe amuziĝis. Montriĝas, ke estas nefacile memori tekston laŭvorte; pli facile estas rememori laŭenhave.
La temo estas atentiga, la teksto, kaj la sonkasedo estas bone kompreneblaj. La ekzercigaj konsiloj estas plenumeblaj kun bona rezulto. Mi proponas uzi ĝin. Mi aŭskultis ĝin ankaŭ per mp3.
Mi uzis nu kelkajn ekzercojn en nia klubo - precipe dumsomere nia programo estas 'loza', kaj ofte oni povas kune solvi taskon ... kaj la gramatikaj taskoj (kiujn mi uzis) estas laŭ mi kaj ankaŭ laŭ la klubanoj bonegaj. Tre imponas min tiu servo.