| |
| |
| |
Opinioj entute: 3
Averaĝo: 5 steloj
|
| |
Retadreso:
klaku ĉi tien
projekto-esperanto  web.de
Dato: 14-03-2006
Taksado:
Komento:
|
|
Estas bone ke la pasintaj ILEI-ekzamenoj estas trovebla ĉi tie. Ĉar tielmaniere oni ricevas ideon ĉu oni jam estas preta aŭ devas plistudi. Ankaŭ indas rigardi la demandojn por ekscii pri kiu aŭ kio oni mem neniam audis aŭ legis.
|
| |
Retadreso:
klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 12-11-2005
Taksado:
Komento:
|
|
Kara Yves,
La solvojn ni ne aldonas pro didaktikaj kialoj. Havante ilin la kandidatoj (eĉ se instruistoj kaj ne lernantoj) ofte elektas la pli facilan manieron kaj anstataŭ pensadi kaj serĉi la konfirmojn simple rigardas la pretan materialon. La serĉado, cerbumado, problemsolvado helpas en la digestado de la problemo kaj la memtrovita solvo certe pli longe restas en la memoro.
Ĝenerale la komisiono ne aprobis la sendadon de la solvoj, dirante, ke la kandidatoj mem pensadu, kaj laboregu por la rezultoj.
Bonŝance tiu ĉi serio tamen estas tia, por kiu, se oni petas, mi sendos la dokumenton kun la helpoj. Kiel ankaŭ nun, en via kazo. Bonan studadon kaj instruado.
|
| |
Retadreso:
klaku ĉi tien
eeckhout.gailly  skynet.be
Dato: 12-11-2005
Taksado:
Komento:
|
|
Kial ne rekte aldoni la solvojn ?
|