| Nomo: | 22a Eŭropa Rendevuo |
| Priskribo: | La plej grava internacia semajnfino en Francio norde de Parizo! |
| Datoj: | 2010-11-13 ĝis 2010-11-14 |
| Nivelo: | komencantoj, komencintoj, progresantoj, fluparolantoj |
| LANDO: | Francio |
| Loko: | STELLA-PLAGE (apud Le Touquet-Paris-Plage) |
| Organizantoj: | La Nordfrancia Esperanto-Federacio
Ĉefrespondeculoj: geedzoj PLUTNIAK |
| Instruistoj: | Komencantoj kaj instruantoj (enkonduka kurso kun metodika akompano por instruistoj, gvidos Katalin Kováts)
Unuagradaj progresantoj (paroliga kurso, gvidos Sylvain Lelarge)
Duagradaj progresantoj ( paroliga kurso kun la temo « La rusa kulturo » okaze de la jaro de Rusio, gvidos Renée Triolle).
Preparado al la Eŭropaj Referenckadraj ekzamenoj (gvidos Kristin Tytgat)
Preparado al la franca triagrada ekzameno (gvidos Anne Jausions)
|
| Celgrupo: | ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Bonvenas ankaŭ tutkomencantoj, do, kunprenu kuraĝe viajn familianojn kaj najbarojn! |
| Metodo: | diversaj |
| Lerniloj: | diversaj |
| Helplingvo: | teorie eblos pluraj, sed prefere neniu krom Esperanto |
| Kondiĉoj: | 80 eŭroj por la tuta staĝo (la du tagoj kun kursoj, koncerto, lingvo festivalo, vizitoj, manĝoj kaj tranoktado).
Se vi partoprenos nur unu tagon : 56 eŭroj
Ebleco plilongigi vian restadon por viziti «Boulogne-sur-Mer » (Bulonjo-ĉe-Maro), kiu situas je 30 km.
|
| Intenseco: | Komenco sabaton, je la 14a horo kaj fino dimanĉon je la 19a horo.
Dume okazos dufoje kursoj en 4+3 horoj. |
| Ekzameno: | Neniu ekzameno okazos, nur pretiga trejnado al la KER-ekzamenoj. |
| Aldonaj programeroj: | Krom la kursoj okazos diversaj programoj, inklude ankaŭ lingvan festivalon kun traktado de 5 lingvoj: ĉina, hungara, rusa, nederlanda, franca, turismaj kaj kulturaj programoj en la belega bancentro kaj kultura urbo. |
| Limdato: | ne hezitu tro longe |
| Retejo: | |
| Kontaktadreso: | Arlette PLUTNIAK
22, rue d’Arras
62123 SIMENCOURT (Francio).
Retadreso: aplutniak@esperanto-nord.org
|
| Informoj: | Bonvolu elŝuti la kompletan dokumenton, programon, aliĝilon, vojpriskribon kaj prezenton ĉi tie. |