Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
30-08-2010

Vizitoj: 1942889
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Kursoj
Kursoj
 
< Reen al la listo
Nomo: Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) - 41a jaro!
Priskribo: Tri nivela studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno kaj kunlaboro
Datoj: 2010-06-27 ĝis 2010-07-16
Nivelo: komencintoj, progresantoj, fluparolantoj
LANDO: Usono
Loko: Universitato de Kalifornio, San Diego
Organizantoj: Esperantic Studies Foundation kaj Esperanto-USA
Direktoro: Grant Goodall
Administranto: Ellen M. Eddy
Instruistoj: Por komencintoj- mezniveluloj kune:
Lee Miller (Usono)
Katalin Kováts (Hungario/Nederlando)
Por la fluparolantoj
Grant Goodall (Usono)
Orlando Raola (Kubo/Usono)
Amri Wandell (Israelo)
Duncan Charters (Usono)
Celgrupo: studentoj, instruistoj kaj tiuj, kiuj volas perfektigi la konon de la lingvo kaj parolkapablon, altigi la sciojn pri la Esperanta kulturo kaj sperti:
belegan marbordan etoson ĉe mondfama universitato
★ tri semajnojn en Esperantujo
★ kursojn por komencintoj, progresantoj kaj progresintoj
★ kvin oficialajn kreditojn de UCSD, uzeblaj por diploma studprogramo
★ kunlaboron kun instruistoj kaj lernantoj el la tuta mondo
★ vesperajn kaj semajnfinajn programojn: ludojn, ekskursojn, muzikon...
Metodo: Diversaj
Lerniloj: Baldaŭ precizigota
Helplingvo: espereble nenio tia necesas, tamen la instruistaro kune parolas dekon da lingvoj
Kondiĉoj: Kurskotizo estas US1674. Plentempaj studentoj kaj instruistoj rajtas peti aliĝon sen pago de kursokotizo.
Propra dormĉambro en ĉambraro kun kvar dormĉambroj, salono, ktp, kun manĝoj, US1305.
Haveblas STIPENDIO!
Intenseco: La lernantoj kaj instruistoj loĝos kvarope en la sama apartamentejo kaj manĝos kune en apuda manĝejo. Ili havos okazon ekzerci la lingvon tuttage.
Ekzameno: Ĉiuj ricevos taksadon de sukceso/malsukceso aŭ litera grado kaj 5 studunuojn.
Ĉi-jare dum NASK, unuan fojon ekster Eŭropo, eblos trapasi la novtipan ekzamenon de UEA-ITK. Vidu pri ĝi la detalajn informojn:
Aldonaj programeroj: Vesperaj kaj semajnfinaj programo(er)oj diversspecaj donos pliajn eblojn neformale esplori aliajn aspektojn de la Esperantaj lingvo kaj kulturo. Tiuj eventuale inkludos ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn, lumbildajn prezentaĵojn, poeziajn vesperojn, oratoradon, interkulturajn diskutojn, piknikojn kaj ekskursojn.
Limdato: 12 junio 2010
Retejo: http://esperanto.org/nask
Kontaktadreso: Ellen M. Eddy
11736 Scott Creek Drive SW
Olympia WA 98512 USONO
360-754-4563
eddyellen@aol.com
Informoj: Nun organiziĝas grupa vojaĝo de NASK-anoj al UK en Havano.

Pli da informoj pri la pasintjara NASK troviĝas ĉe: http://esperanto.org/nask/

Stpendioj haveblas, ĉefe por universitataj studentoj kaj instruistoj.

Elŝutu ankaŭ por propagandaj celoj la esperantlingvan kaj la anglalingvan kursafiŝojn!