Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
12-10-2008

Vizitoj: 1109821
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Kursoj
Kursoj
 
< Reen al la listo
Nomo: Paroligaj kursoj kun www.edukado.net
Priskribo: Kursoj je du niveloj laŭ la materialoj de la paĝaro
Datoj: 2008-07-21 ĝis 2008-07-25
Nivelo: komencantoj, komencintoj, progresantoj
LANDO: Nederlando
Loko: Roterdamo - UK
Organizantoj: www.edukado.net kaj UEA
Instruistoj: Katalin Kováts (por komencantoj, komencintoj, Kursmallongigo: K)
Sylvain Lelarge (mezniveluloj, kursmallongigo:M)
Celgrupo: Personoj, kiuj ŝatus ekzerci la lingvon, sperti parajn kaj grupajn paroligajn ekzercojn aŭ observi la instruadon.
Metodo: Por la komencantoj: rekta metodo
Por la komencintoj kaj pli: paroliga metodo
Lerniloj: Poŝamiko
Je la mezgrada nivelo disdonotaj folioj
Helplingvo:
Kondiĉoj: La kurso estos senpaga, sed ni petas surloke aĉeti la lernilon Poŝamiko ĉar ni ne povas disponigi aliajn printitajn materialojn.
Intenseco: La laboro disvolviĝas en du paralelaj klasoj laŭ la niveloj dividitaj. Oni havos entute 4 diversajn lecionojn dum 4 tagoj (lundon, mardon, ĵaŭdon, vendredon). Ili daŭros 45 minutojn, estos ripetataj en sinsekvaj horoj ene de la sama tago.
Lundon: K1 kaj M1 14h15 – 15h00 aŭ 15h15 – 16h00
Mardon K2 kaj M2: 09h00 – 09h45 aŭ 10h00 – 10h45
Ĵaŭdon: K3 kaj M3: 09h00 – 09h45 aŭ 10h00 – 10h45
Vendredon:K4 kaj M409h00 – 09h45 aŭ 10h00 – 10h45
Ekzameno:
Aldonaj programeroj: Ĵaŭde, post la lecionoj, ekde la 11-a horo METIEJO kun bunta programo kaj renkontiĝoj kun pluraj kunlaborantoj kaj membroj. Vidu ĝian detalan programon
Denove okazos ankaŭ PINĉILUMADO
Limdato: ne estas
Retejo: www.edukado.net
Kontaktadreso: redaktoro
Informoj: