Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
07-02-2010

Vizitoj: 1778198
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Kursoj
Kursoj
 
< Reen al la listo
Nomo: NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro
Priskribo: 3-semajna intensa lingvolernado
Datoj: 2006-07-03 ĝis 2006-07-21
Nivelo: komencintoj, progresantoj, fluparolantoj
LANDO: Usono
Loko: Brattleboro, Vermonto
Organizantoj: Altlernejo por Internacia Trejnado SIT (School for International Training), ELNA kaj ESF.
Instruistoj: Kursgvidantoj:
Lee Miller (Usono)
Sylvain Lelarge (Francio-Nederlando)
Katalin Kovats (Hungario-Nederlando)
Celgrupo: Tri niveloj por la lingvokursoj: Paŝu pluen en Esperanto, Gajni memfidon en Esperanto, Lingvo, kulturo kaj komunumo, 3 stud-unuoj
Metodo: speciale paroliga, interaktiva metodo krome rekta, cerbamika, gramatika-traduka metodoj
Lerniloj: Por la fluparolanta grupo K. Kovats gvidos la Arto-ŝoko atelieron.
Helplingvo: prefere neniu, sed neceskaze: angla, franca, nederlanda, hungara, itala, rusa, signolingvo
Kondiĉoj: Kotizoj:
Loĝado en dulita ĉambro kun manĝoj US 700; unupersona ĉambro US 820.
Stipendioj haveblas.
Kurs-kotizo US 1015.
Intenseco: Loĝante samdormeje, manĝante samloke, studentoj ne nur spertas la 3 horojn da klasinstruado, 5 foje semajne, sed vere loĝas en eta Esperantio. Eksterklase ili povas partopreni multajn lingvo-plifortigajn agadojn dum ĉiu semajno kaj semajnfino.
Ekzameno: Ĉiu studanto ricevas atestilon de NASK.
Aldonaj programeroj: Vesperaj kaj semajnfinaj program(er)oj diversspecaj donos pliajn eblojn neformale esplori aliajn aspektojn de Esperantaj lingvo kaj kulturo. Tiuj eventuale inkludos ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn, lumbildajn prezentaĵojn, poeziajn vesperojn, oratoradon, interkulturajn diskutojn, piknikojn, kaj ekskursojn.
Limdato:
Retejo: http://www.esperanto.org/nask
Kontaktadreso: Por pliaj informoj: www.esperanto.org/nask aŭ skribu al la kunordiganto:
Ellen M. Eddy
11736 Scott Creek Drive
SW Olympia WA 98512 Usono
tel. (360) 754-4563
fakso (360) 754-4563 (antaŭ anoncu ke vi ŝatus faksi)
eddyellen@aol.com
Informoj: Fotoj kaj artikoloj videblas ĉi tie pri : NASK 2003 kaj pri NASK 2005.
Kaj jen posta aldono kun la fotoj de NASK 2006