Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
12-05-2008

Vizitoj: 929853
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Kursoj
Kursoj
 
< Reen al la listo
Nomo: 43a Internacia Esperanto-somerlernejo
Priskribo: Dunivela, intensiva kursaro
Datoj: 2002-10-21 ĝis 2002-10-21
Nivelo: komencintoj, progresantoj, fluparolantoj
LANDO: Britio
Loko: Barlaston
Organizantoj: Paul Gubbins
Instruistoj: Paul Gubbins
Marjorie Boulton
Kate Hall kaj aliaj
Celgrupo: Komencintoj kaj progresantoj, kiuj volas firmigi teoriajn aspektojn de la lingvo kaj apliki jam akiritajn principojn; fluparolantoj, kiuj volas pli esplori la kulturon de Esperanto.
Metodo: Prelegoj (ekz. pri literaturo, socio de Esperanto); seminarioj (ekz. pri tradukarto [anglalingvanoj]) kaj - ĉefe - konversaciaj rondoj pri aktualaj temoj de kaj en kaj el la mondo de Esperanto.
Lerniloj: Lerniloj estas ĉiujare freŝe preparitaj por la somerlernejo. Ili baziĝas principe - sed ne ekskluzive - sur artikoloj aperintaj en 'Monato'. Specimenaj tekstoj uzitaj en antaŭaj somerlernejoj troveblas en la lernolibro Subtekste (Flandra Esperanto-Ligo).
Helplingvo:
Kondiĉoj: Kostoj, loĝ- kaj manĝ-eblecoj en Barlaston haveblas de Wedgwood Memorial College. Eblas respondi Esperante al skribaj, eventuale ne al parolaj demandoj.
Intenseco: Jen intensiva kursaro kaj, krom en la traduksesioj, la angla ne estas tolerata! Okazas tage kvin sesioj (unu tamen libera por prepari taskojn - aŭ dormi, piediri en la apuda kamparo).
Ekzameno:
Aldonaj programeroj: Vizitos la somerlernejon eminenta, nebrita gastpreleganto (nomo anoncota). Krome okazas ekskurso al loka vidindaĵo (inkl. de la 'esperanta' drinkejo, La Verda Stelo) kaj distra vespero - nepre kunportu ekz. muzik-instrumenton!
Limdato: Frua aliĝo rekomendata!
Retejo: http://ourworld.compuserve.com/homepages/PGubbins/barlasto.htm
Kontaktadreso: Wedgwood Memorial College Barlaston
Stoke-on-Trent
ST12 9DG
tel. (0)1782 372105
Britio
Paul Gubbins
Informoj: Ĉiu, kiu partoprenas somerlernejon en Barlaston, ĝuas la semajnon. Nebritoj estas aparte bonvenaj: multe el ekster la insulo partoprenas la somerlernejon kaj poste kaptas la okazon por esplori la regionon aŭ kromferii en Britio.
Do kial ne aliĝi?