Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojPortugala lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:21:12

Marulo skribis:
Longega medicina termino
En la numero 35 ,Septembro 2008, de la interesa brazila revuo
" Língua Portuguesa" , mi legis , ke la ( 46-litera!) vorto
"PNEUMOULTRAMICROSCOPICASSILICOVULCANOCONIÓTICO " ( Pneŭmo +ultra+ mikroskopikaj+ siliko+ vulkana+ konioz +ulo ), medicina termino tre malofta en Brazilo,rilatas al malsanulo suferanta pro koniozo( malsano estigata de polvo) devenanta de vulkanaj cindroj.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:29:54

SAMIDEANOS E SAMIDEANAS
Kompreneble, ĉiuj kiuj vizitas ĉi-tiun sekcion, konas la artikolon "samideano", sed mi riskas veti, ke la plimulto el niaj eksterlandaj samideanoj ne scias , ke tiu vorto jam de kelka tempo estas envortarigita en almenaŭ du el la plej gravaj brazilaj portugallingvaj vortaroj:
Laŭ la retvortaro de Antônio Houaiss: - "samideano adj.s.m que ou aquele que comunga com outrem da mesma idéia; correligionário *etim esperanto samidean, de sama([=samideano -adj.(adjektivo) aŭ s.(substantivo) m.( vira genro),tiu kiu havas komunan ideon kun aliaj, samreligiano . La etimo estas la Esperanta "samideano", el sama( angle same `= "mesmo" en la portugala) + -ide(o)+sufikso -an ´adepto,membro,sociano,loĝanto`.
Laŭ la famega retvortaro de Aurélio Buarque de Holanda: - samideano [Do esperanto.] Substantivo masculino. 1.Adepto da mesma idéia. [Vocábulo com que os esperantistas se designam entre si.] = samideano [El la lingvo Esperanto] Virgenra substantivo.1.Adepto de la sama ideo [Vorto uzata inter esperantistoj por reciproke sin nomi].
Kromaj klarigoj : la uzado de la gramatika numero en la portugala ne estas tiel simpla kiel en E-o.Por konstrui la pluralon de multaj substantivoj kaj adjektivoj, sufiĉas meti la literon "s" en la finon de la koncerna vorto. Ekz: samideano, samideanos ; samideana(=samideanino), samideanas (=samideaninoj). Tamen, por kelkaj vortoj la afero fariĝas konfuza. Ekz: unu mano = uma mão; du manoj= duas mãos ; unu pano= um pão ; du panoj= dois pães; unu patrino= uma mãe ; du patrinoj= duas mães.
Imagu la jenan okazaĵon:
Knabeto petas al bakisto:
- S-ro mi volas aĉeti du pano. ( Sr. eu desejo comprar DOIS PÃO)
- Bone, sed la ĝusta formo estas "du panojn"( Bom , mas a forma correta é " dois pães";) . Ĉu vi volas, ke mi enpakigu ilin?(Você quer que eu os embrulhe?)
- Ne estas necese, mi kumportos ilin per miaj propraj "patrinoj".( Não é necessário eŭ os levarei com as próprias "mães";)

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:31:10

James Rezende Piton skribis:
La portugala vorto AMIZADE [pron. en Portugalio: amizad'; pron. en orienta Brazilo: amizaĝ'] tradukiĝas en Esperanto per: amikeco.
Mi opinias ĝin lernenda ĉar en Brazilo oni alte taksas la rolon de amikoj, kion oni plejofte trovas ankaŭ tra Esperantujo.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-26 09:57:20

Kontribueto okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj 2014
En Brazilo eldoniĝis tre mojosa libro nomita Gvidlibro de scivoluloj - Portugala lingvo (O guia dos curiosos - Língua portuguesa) - ĝia kovrilo estas almetita kiel foto. Bv. vidi. Jen mi aldonos dek scivolaĵojn prenitajn ie kaj ie el la libro (kiu estas pli ol 400-paĝa) - la plej multaj koncernas Brazilon:

:) Krom la portugala, ekzistas en Brazilo 192 vivantaj lingvoj.
:) De post 1500, t.e. kiam la unuaj karaveloj atingis la bordon de la lando, ĝis nun malaperis 75% el la lingvoj (indiĝenaj) iam ekzistantaj.
:) El la restantaj lingvoj 42 estas konsiderataj kiel praktike malaperintaj kaj 91 tre grave riskas formalaperi.
:) En la 19a jarcento fondiĝis la Brazila Lingva Akademio (aŭ - laŭ Vikipedio - Brazila Beletristika Akademio).
:) La verkisto Carlos Magalhães de Azeredo membris en ĝi 66 jarojn.
:) La verkisto, kiu plej mallonge membris en ĝi estas Guimarães Rosa (kiu havis pri Esperanto tre pozitivan sintenon). Li forpasis tri tagojn post sia membriĝo.
:) La verkistino Rachel de Queiroz (1910-2003) estas la unua virino, kiu membriĝis.
:) En la 10a de junio oni festas la Tagon de la Portugala Lingvo - temas pri la tago, kiam mortis la portugala verkisto Luís Vaz de Camões - kies majstroverko estas tradukita en Esperanton.
:) En 1973 oni promulgis en Brazilo leĝon, kiu malpermesas al notarioj registri en naskiĝaj aktoj ridindigajn nomojn, kiuj povas elmeti infanojn al ĝenaj, humiligaj situacioj. En la libro estas nekredeble, vere nekredeble ridigaj nomoj!
:) La portugala estas oficiala lingvo en ok landoj en kvar kontinentoj.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1411725440.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-26 20:08:25

Ankoraŭ unu kontribueto: en la portugala estas - laŭ iuj fontoj - unika vorto, nome saudade, kiu ne estas samsignifa kun iu ajn alilingva esprimo. En Esperanton oni tradukas ĝin kiel saŭdadon, aŭ resopiron. Nu, ĉar ĝia signifo estas ne tute precize tradukebla, mi ne volas riski maltrafe difini ĝin. Mi invitas alilingvanojn trovi en dulingvaj vortaroj tradukojn por ĝi kaj aldoni ilin ĉi tie. Koran dankon :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-11 17:11:47

En iuj portugallingvaj vortaroj en Brazilo oni trovas la vorton samideano, ekz. en la vortaroj "Aurélio" kaj "Michaelis".
Ĉu ankaŭ en aliaj lingvoj?

tukero
afiŝita je 2015-03-11 19:40:06

Kara leandro,
Mi trovis en portugala-germanavortaro la difinojn „Sehnsucht“ (sopiro), „wehmütige Erinnerung“ (melankolia rememoro).
Salutojn de Tukero

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-13 17:31:01

S-ro Tukero, saluton kaj dankon por via peno!
Antaŭ kelkaj monatoj mi ekhavis tre interesan libreton, tute hazarde trovitan en iu brokanta librovendejo. Temas pri riĉa kolekto de "netradukeblaj vortoj" el diversaj lingvoj, klarigataj per ĉirkaŭfrazoj, notoj kaj iom da ŝvito fare de la aŭtoro. Ĝi estas tradukita al la portugala. Nu, jen tradukita libro pri netradukeblaĵoj. Amuze :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.