Forumo

TemojPanteonoPropono por nove nomo en Panteono el Kroatio

(Eksmembro) pajo
afiŝita je 2017-10-21 19:43:58

Propono por nova membro en Panteono: prof. Velimir Piškorec
Velimir Piškorec estas profesoro ĉe la Filo0tzofia Fakultato de la Universitato de Zagrebo en la apartaĵo por germanistiko. Li estas esperantisto de juneco kiam li lernis en siaj gimnaziaj jaroj la lingvon en Đurđevac. Li baldaŭ regis la lingvon tre bone kaj okupiĝis ĉefe pri literaturo redaktante kaj partoprenante en literaturaj revuoj. Por unu sia poemo li ricevsi premion en Literatura Konkurso de UEA. Kiel profesoro li enkondukis kadre de sia katedro studobjekton pri interlingvistiko kaj la eblon ke la studentoj elektu kurson de Esperanto kadre se tiu studobjekto kaj tiu korso jam ekzistas plurajn jarojn. Li organizis aron da pri- kaj enesperantaj aranĝoj en la fakultato kaj aranĝas doktoriĝojn kun E-temoj. Li ankaŭ kunlaboras kun aliaj institucioj kaj universitataj fakultoj en la mondo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.