Forumo

Temoj(Inter)komunikadoKiel oni diras "denaska lingvo" en via lingvo?

Kiel oni diras "denaska lingvo" en via lingvo?

Katalin
afiŝita je 2017-02-23 17:35:49

Mi voĉdonis por patrina lingvo. Temas pri la hungara: anyanyelv
Eble valorus se la voĉdonintoj ankaŭ skribus, ĉar se samlingvanoj voĉdonos 10-foje, la rezulto estos misgvida. Do, lasu ankaŭ komenton, mi sugestas. Amike, Katalin

Mireille
afiŝita je 2017-02-23 17:43:37

Mi nun restadas en Benino. Iu klarigis al mi, ke lokuloj pensas pri patra lingvo, kiam iu diras "langue maternelle" en la franca, kio signifas "patrina lingvo". Do iom paradoksa afero. Mi detale demandis: kio estas precize la signifo de via esprimo por tiu unua lingvo? El kvar lokaj lingvoj (fonua, aĝa-a, evea kaj mina-a) venis la sama traduko: lingvo de la origina vilaĝo. Interese!! En la franca, germana, angla, oni diras "patrina lingvo". Tamen la bebo ne parolas nur kun la patrino!! Do la vorto fakte ne estas adekvata en tiuj tri lingvoj. Mi nun ŝatus scii, kiel oni esprimas tion en Ameriko (indiĝenaj lingvoj), en Azio.... Bonvolu informi min! Poste mi povos verki ion pri tiu temo aŭ por IPR aŭ por Juna Amiko.
Sube aperas foto en la benina vilaĝo Klouekame, kie la tri unuaj jaroj de la baza lernejo okazas en la aĝa-a lingvo: legado, skribado, kalkulado.

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1487871817.jpg

Mireille
afiŝita je 2017-02-23 17:46:13

Por la franca, mi voĉdonas "patrina lingvo". Langue maternelle. Mirejo

Patrick75
afiŝita je 2017-02-23 19:20:00

En la itala same: "madrelingua" aŭ "lingua materna" (ambaŭ "patrina lingvo";)

Elena
afiŝita je 2017-02-23 20:20:21

En la rusa oni diras "родной язык" - la lingvo de mia gento, denaska lingvo.

Kirilo81
afiŝita je 2017-02-23 21:37:21

Mi voĉdonis por "patrina lingvo", germane "Muttersprache".

homaran
afiŝita je 2017-03-03 14:57:52

Pri la angla usone, mi jam ne aŭdis tian esprimon!
Pri la jida, denaska lingvo de la geavoj,tre ofte estas uzata [MAME-LOShN]; la unua parto estas ĉiutaga vorto; la dua estas ja hebrea: do,"panjo-lango".

---Keneĉjo Goldbergo (homaran)

stelamiko
afiŝita je 2017-03-05 08:33:30

Dane/svede: modersmål = patrina lingvo; norvege: morsmål = patrina lingvo; finne: äidinkieli = patrina lingvo.

tukero
afiŝita je 2017-03-05 22:20:38

afiŝita je 2017-02-23 17:35:49
Mi voĉdonis por patrina lingvo. Temas pri la hungara: anyanyelv
Eble valorus se la voĉdonintoj ankaŭ skribus, ĉar se samlingvanoj voĉdonos 10-foje, la rezulto estos misgvida. Do, lasu ankaŭ komenton, mi sugestas. Amike, Katalin

Kara Katalin, mi ankoraŭ ne voĉdonis, ĉar mi kiel kutime faris esplorojn. Simile kiel en la hungara, en la turka oni diras "patrina lingvo" (anadili < ana "patrino" + dili "ŝia lingvo), kie dil ankaŭ signifas "lango". Kroma signifo laŭ mia fonto: "pralingvo".
Tukero

tukero
afiŝita je 2017-03-05 22:37:13

Mireille
afiŝita je 2017-02-23 17:43:37
Mi nun restadas en Benino. Iu klarigis al mi, ke lokuloj pensas pri patra lingvo, kiam iu diras "langue maternelle" en la franca, kio signifas "patrina lingvo". Do iom paradoksa afero. Mi detale demandis: kio estas precize la signifo de via esprimo por tiu unua lingvo? El kvar lokaj lingvoj (fonua, aĝa-a, evea kaj mina-a) venis la sama traduko: lingvo de la origina vilaĝo. Interese!! En la franca, germana, angla, oni diras "patrina lingvo". Tamen la bebo ne parolas nur kun la patrino!! Do la vorto fakte ne estas adekvata en tiuj tri lingvoj. Mi nun ŝatus scii, kiel oni esprimas tion en Ameriko (indiĝenaj lingvoj), en Azio.... Bonvolu informi min! Poste mi povos verki ion pri tiu temo aŭ por IPR aŭ por Juna Amiko.
Kara Mireille,
vi jam aliloke en la forumo raportis pri tiu vira (kontraŭbiologia) perspektivo de la naska procezo. Nun vi aldonas la pli lokan geografian perspektivon. Evidente la i. a. en Tanzanio uzata Svahila lingvo oni akceptis la biologian perspektivo kaj parolas pri "lugha ya mama", t.e. lingvo de la patrino. La vorto por "lingvo" estas el la araba, en kiu "al-lughat al'umm" ankaŭ signifas "la lingvo de la patrino".
Salutas Ĝeraldo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.