Forumo

TemojEkzamenojKiam estu KER-sesioj en 2017?

Kiu dato pleje taŭgus por vi?

Katalin
afiŝita je 2017-02-23 01:36:15

Ni kun vera ĝojo informas vin, ke la estraro de UEA donis la permeson al la ekzamenkomisiono organizi ankaŭ en 2017 KER-ekzamenojn.
Tial ni nun oficiale anoncas, ke la 6a Tutmonda Ekzameno okazos en junio. Ni elektis du datojn, ĉar ne ĉiuj ĝisnunaj interesatoj povas okazigi sesion en unu aŭ nur en la alia tago. Do, ni volas favori al ĉiuj, kaj tiel
la 6a Tutmonda Ekzamensesio okazos la 10an kaj la 17an de junio.
En ambaŭ tagoj povos okazi kaj kompleksaj kaj nur skribaj sesioj, sed pro la teknikaj postuloj de la laboratoria parto ni rigore kontrolos kaj antaŭtestos la teknikaĵojn kaj la retkonekton antaŭ ol aprobi parolan sesion.

Mi tamen devas diri, ke ni preferus nur unu tagon, la 10an de junio. Do, tiuj, kiuj povus en ambaŭ, koncentriĝu je la 10a de junio.

La tempo estas mallonga, kaj por la preparoj kaj por varbado, tial ni petas ĉiujn interesatojn laŭeble plej frue plenigi la petformularon, kiu troveblas sur la paĝo de la organizantoj.
Ĝis nun ni havas 1851 sukcesintojn. Ĉu ni havos ĝis la jarfino 2000 diplomitojn? Ek al la laboroo kaj la gloro!
Je ajna demando ne hezitu kontakti Katalin Kovats, la estron de la ekzamenkomisiono
Vidu la tekston kun ligoj en la novaĵoj: http://edukado.net/novajhoj?id=685

Kirilo81
afiŝita je 2017-02-23 10:47:48

Mi ĝojas! Sed ĉu tio signifas, ke devas esti almenaŭ 5 partoprenantoj en unu el la du tagoj, aŭ almenaŭ kvin sume por ambaŭ, aŭ ĉu en unu loko ĉiuokaze oni povas elekti nur unu el la du tagoj?
Temas ĉe ni pri nur skriba ekzameno, parenteze.

Katalin
afiŝita je 2017-02-23 10:52:45

Kirilo81 skribis:
Mi ĝojas! Sed ĉu tio signifas, ke devas esti almenaŭ 5 partoprenantoj en unu el la du tagoj, aŭ almenaŭ kvin sume por ambaŭ, aŭ ĉu en unu loko ĉiuokaze oni povas elekti nur unu el la du tagoj?
Temas ĉe ni pri nur skriba ekzameno, parenteze.
En unu loko mi konsilas okazigi nur UNU sesion. Ne miksu, ĉar estas multe da laboro. Elektu la tagon kiu pli konvenos por vi kaj viaj kandidatoj. Jes, laŭeble estu kvin kandidatoj minimume. Esceptoj tamen jam okazis kaj povos okazi..... Mi konsilas lanĉi cirkuleron en la germana listo, eble el la proksimeco venos aliaj. Eĉ AMIKUMU povos helpi, kiam ĝi ekfunkcios.

Kirilo81
afiŝita je 2017-02-23 13:05:48

Bone, mi komprenas, mi provos varbi partoprenontojn ankaŭ ĉe Telegramo. El mia kurso mi havos almenaŭ tri ekzamenotojn, se ne iu malkuraĝiĝos.

Preterteme, hieraŭ mi havis la duan ekzamenon en mia kurso. Venis nur unu persono, kiu tamen neniam estis en la kurso mem (pro samtempa alia lekcio), kaj ŝajne vere eklernis nur ĉi-jare, per la lernu-kurso. Ĝi do en la ekzameno por la unua fojo vid-al-vide komunikis en Esperanto, kaj kompreneble tio ne estas facila kaj plena de hezitoj kaj eraroj, sed ĝi tamen sukcese trapasis la buŝan ekzamenon, kiu ja celis la nivelon B1. Provu imagi tion en iu ajn alia lingvo!

Katalin
afiŝita je 2017-02-23 13:08:06

Kirilo kaj aliaj kolegoj, instigu viajn kursanojn spertiĝi pri parolado ĉe http://edukado.net/ekparolu.
Ĝi vere helpos. Ĝis nun mi nur esperis, sed nun mi jam scias.

isksanjo
afiŝita je 2017-03-01 14:48:46

Kara Katalin,
Tokio komencis varbi ekzamenotojn por skriba sesio en la 17a. Mi tamen ne certas ĉu ni sukcesos ekhavi kvin kandidatojn ĉi-foje.
Amike, Tieko

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.