Forumo

TemojEkzamenojKiam estu KER-sesioj en 2017?

Kiu dato pleje taŭgus por vi?

Katalin
afiŝita je 2017-01-31 19:11:09

amandahigley skribis:
Saluton, mi preferas la 17an de junio ĉar tiusemajfine mi povus aranĝi ne nur nian lokan ekzamensesion, sed semajnfinan renkontiĝon por regionaj esperantistoj (kiun ni delonge ne faris ĉi tie... estas tre bezonate!)
Amanda, Sacramento, Kalifornio
Dankon, Amans. Vi verŝajne forgesis voĉdoni, ĉu ne?

Tim
afiŝita je 2017-01-31 19:33:05

Renatocorsetti skribis:
Mi povas provi aranĝi nonvan tutlandan ekzamensesion en Londono. La 10-a de junio aŭ la 17-a same taŭgas. Mi ne povas nun garantii, ke mi sukcesos trovi 5 britojn por tio, pro la malfrua komenco de la serĉado. Ĉu mi ekserĉu? Renato
Mi helpos, Renato. Kiel lastan jaron mi pretas verki paĝon pri tio, kaj uzi niajn bultenon kaj retajn komunikilojn. Plie mi havas aliron al niaj novaj lernantoj.
(Fakte mi ŝatus mem ekzameniĝi, sed estas ekster Britio la 17-an.)
Tim

Katalin
afiŝita je 2017-01-31 19:38:47

Dankon, Tim, pro la proponitajhelpoj. Se la 17an vi ne havos tempon, voĉdonu por la 10!

kristof
afiŝita je 2017-01-31 21:29:58

En Tuluzo mi pretas aranĝi sesion en Junio.

herzbergcentro
afiŝita je 2017-01-31 22:10:58

La 94-a Germana Esperanto-Kongreso okazos inter 02-05 junio 2017 en Freiburg. Eblus kaj indus provi organizi ekzamenojn tie. Se tamen ne, en Herzberg am Harz ni povos proponi sesion la 10-an aŭ la 17-an de junio, ja jam estas kelkaj interesiĝantoj.

Golfestro
afiŝita je 2017-02-01 06:36:35

Pro diversaj kialoj mi jam rezervis salonon por la 21 de aprilo, do por mi tiu dato taŭgas. Se la 21a de aprilo ne eblas, mi preferas la 10an de junio. Mi ne povas voĉdoni por du datoj. DJ

Katalin
afiŝita je 2017-02-01 10:02:03

viktoro44 skribis:
Pro laboraj kialoj mi povas nek la 10an de junio nek la 17an.
Viktoro, estas ankoraŭ aliaj datoj, al kiuj eblas aliĝi. Aprilo/ Julio?

Uriel_Gurdian
afiŝita je 2017-02-02 00:27:07

Saluton!

En Managvo, Nikaragvo ni preferus aranĝi ekzamen-sesion la 10-an de junio 2017.
Ni kalkulas je 10 personoj proksimume.

Amike,
Uriel Gurdián

Golfestro
afiŝita je 2017-02-02 07:23:42

DidjeLo skribis:
Mi ne povas helpi la 10an de junio pro la ghenerala asembleo de la kastelo Grezijono.
Mi preferas la 17an de junio por la Pariza sesio de la tutmonda ekzameno.
Didje
Do bone por la 17a de junio, kvankam estas iom malfrue kaj koincidas kun abiturienta ekzameno (sed ne sabate). DJ

pjer
afiŝita je 2017-02-02 11:51:54

Malfeliĉe en Limoĝo mi dubas, ke ni havos sufiĉe da kandidatoj tiun jaron, se tamen tio okazos, mi povos organizi en junio ajne.
Amike, Pjer.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.