Forumo

TemojEkzamenojKiam estu KER-sesioj en 2017?

Kiu dato pleje taŭgus por vi?

Katalin
afiŝita je 2017-01-30 23:51:15

Bonvolu marki kiu dato estus plej bona por vi en 2017 por okazigi KER-sesion en via urbo, asocio, ktp?
Ni urĝe devos kolekti sufiĉajn interesiĝantojn kaj findecidi pri la sesioj. Bonvolu ne nur marki daton en la enketilo, sed ankaŭ lasi mesaĝon sube pri tio, en kiu urbo vi volas okazigi sesion kaj por proksimume kiom da personoj.
Post la enketo ni decidos kaj lanĉos sesiojn por la datoj, kiuj ricevis sufiĉajn ŝatojn.
Dankon pro via kunlaboro.

Katalin Kovats, redaktoro

Kirilo81
afiŝita je 2017-01-31 09:35:16

Saluton!
Mi provos organizi sesion en Aprilo en Lepsiko. Ĝis nun mi havas 4 interesatojn el mia kurso (bedaŭrinde unu estas Erasmus-studento hejmenironta baldaŭ, do 3), sed mi provos varbi inter la sufiĉe multaj lepsikaj E-istoj. Mi sendos la formularon tuj, kiam mi kolektos 5 homojn.
Dankon pro la re-ebligo de la ekzamenoj!
Amike,
Kirilo

Renatocorsetti
afiŝita je 2017-01-31 12:09:06

Mi povas provi aranĝi nonvan tutlandan ekzamensesion en Londono. La 10-a de junio aŭ la 17-a same taŭgas. Mi ne povas nun garantii, ke mi sukcesos trovi 5 britojn por tio, pro la malfrua komenco de la serĉado. Ĉu mi ekserĉu? Renato

valer
afiŝita je 2017-01-31 12:16:09

Ĉi jare ne eblos por mi helpi vin.

En 2018, PEKO okazos de la 9a ĝis la 13a de majo en Lieĝo.
5 tagoj, de merkrede ĝis dimanĉe je la ĉieliro. Do eblos proponi preparadon kaj ekzamenon.
Tiam kaj tie mi tre ŝatos proponi KER-ekzamenojn, des pli ke ĝi neniam okazis en Belgio, ĉu ne?

Katalin
afiŝita je 2017-01-31 14:19:14

Renatocorsetti skribis:
Mi povas provi aranĝi nonvan tutlandan ekzamensesion en Londono. La 10-a de junio aŭ la 17-a same taŭgas. Mi ne povas nun garantii, ke mi sukcesos trovi 5 britojn por tio, pro la malfrua komenco de la serĉado. Ĉu mi ekserĉu? Renato
Jes, Renato, bv informiĝi. Dankon.

Katalin
afiŝita je 2017-01-31 14:19:54

valer skribis:
Ĉi jare ne eblos por mi helpi vin.

En 2018, PEKO okazos de la 9a ĝis la 13a de majo en Lieĝo.
5 tagoj, de merkrede ĝis dimanĉe je la ĉieliro. Do eblos proponi preparadon kaj ekzamenon.
Tiam kaj tie mi tre ŝatos proponi KER-ekzamenojn, des pli ke ĝi neniam okazis en Belgio, ĉu ne?
Valer, ĉu ne eblus fari preparsesion dum PEKO, kaj okazigi sesion en junio?

DidjeLo
afiŝita je 2017-01-31 14:48:51

Mi ne povas helpi la 10an de junio pro la ghenerala asembleo de la kastelo Grezijono.
Mi preferas la 17an de junio por la Pariza sesio de la tutmonda ekzameno.
Didje

viktoro44
afiŝita je 2017-01-31 15:03:30

Pro laboraj kialoj mi povas nek la 10an de junio nek la 17an.

arankal
afiŝita je 2017-01-31 15:50:21

Mi pretas organizi sesion en Subotica (Serbio), en Politeknika Lernejo.
Pri eventualaj kandidatoj mi momente ne povas diri pli, nur ke verŝajne povus esti malmultaj (mi esperas ke povus esti 5).
Mi preferus la 10-an de junio, ĉar la 17-an en la lernejo estos organizita solena disdono de diplomoj por la abiturientoj, dum kiu ĉi-jare ankaŭ mi havos gravan rolon.
Amike, Aranka

amandahigley
afiŝita je 2017-01-31 19:03:59

Saluton, mi preferas la 17an de junio ĉar tiusemajfine mi povus aranĝi ne nur nian lokan ekzamensesion, sed semajnfinan renkontiĝon por regionaj esperantistoj (kiun ni delonge ne faris ĉi tie... estas tre bezonate!)

Amanda
Sacramento, Kalifornio

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.