Forumo

 Ŝlosita fadeno

TemojRISKOĈu estas senc'?

vmel
afiŝita je 2016-01-21 17:41:48

Eŭgeno,
Mi kredas ke vi estas fakulo pri la temo - sed tio ne signifas, ke mi kaj aliaj estas absolutaj stultuloj. Do ne skribu ion kiel
euxgeno skribis:
Ne ekzistas tiaj programoj, en kiuj oni klikas "haku bankon" kaj ricevas aliron al la tuta datumbazo.
Certe. Oni serĉas "truojn" en protektsistemo, kaj ne malofte trovas. Certe, por tio oni devas havi tre altan kvalifikon.
En ĉiuj landoj estas specialaj fakoj de polico, kiuj okupiĝas pri esploro de cibernetikaj krimoj. Homoj tie ne enuas sen laboro...
euxgeno skribis:
Ne legu gazetojn kaj ne rigardu televidon, ĉar tie vi neniam ekscios veron.
La vero estas, ke iuj tamen _sukcesas_ rete rabi bankojn, malgraŭ ĉiaj sekursistemoj. Kaj sufiĉe ofte tio okazas.
euxgeno skribis:
Nur provu haki ion mem, ekz. Wi-Fi-reton de via najbaro. Jam poste vi povas juĝi.
Mi ne estas tiom sperta programisto, kaj - multe pli gravas - mi estas honesta homo, tial mi neniam interesiĝis pri krimaj manieroj uzi interreton. Mi ne scipovas verki virusojn - sed mi scias, ke ja ekzistas virusoj, ŝtelantaj informojn el komputiloj. Eblas tion direkti al konkreta komputilo aŭ servilo. Ĉu vi neos tion?
Kaj mi scias - ne el gazetoj! - ke estis, ekzemple, pluraj provoj enŝteliĝi en fremdan poŝtkeston, iam tio sukcesas. Tiamaniere oni akiris demandojn por sportaj turniroj de "Kio-Kie-Kiam", kaj jen nekonata teamo sensacie venkis en granda turniro. Sed poste oni tamen esploris la aferon, kaj tiun teamon oni ne plu lasas ludi.
euxgeno skribis:
Nun vi similas al la stultuloj, kiuj juĝas esperantistojn nur per siaj scioj akiritaj el gazetoj kaj televido.
Tio estas simple ĉipa demagogio, kiun ne valorus reagi. Se vi estas serioza persono - ne uzu tiajn "argumentojn"...

euxgeno skribis:
Nun vi eraras asertante ke ne eblas 21 sinsekvajn fojojn respondi ĝuste. Ĉar mi tion faris.
Kiam? Via plej bona monata rezulto estas 106 poentoj. Ne 120 ja...
Mi memoras ĉe vi 7 sinsekvajn 4-ojn, tiam mi eĉ gratulis vin - vi diris ke tio estas hazardo. Jes, 7 povas esti hazardo, sed 21 - apenaŭ.
Nu, morgaŭ estos 22, postmorgaŭ 23... krom se ŝi estas sufiĉe ruza kaj nun ŝajnigos honestan ludon, ĉar la monata venko estas jam preskaŭ garantiita.

euxgeno skribis:
Kaj vi havas neniun (NENIUN!) pruvon de via fiakuzo.
Certe MI NUN pruvojn ne havas. Pruvojn povas havi nur programistoj de la servilo. Do mi alvokas esplori la aferon.
Sed via rezonado similas provon aserti, ke monero povas tuthazarde fali centfoje sinsekve per averso supren, aŭ ke iu objekto subite leviĝus en aeron, ĉar hazarde moviĝantaj molekuloj subite ĉiuj moviĝis al unu sama direkto.
"Li stumblis, kaj mem falis sur tranĉilon. Kaj tiel - 30 fojojn." (c)

Mi jam delonge alkutimiĝis, ke mi vidas iun danĝeron, kiam ankoraŭ neniu alia ĝin vidas. (Pro mia kapablo atente observi, kompari faktojn kaj konkludi - tiu kapablo iam bone helpis min ludi en "Kio-Kie-Kiam" ).
Ĉar aliaj NE vidas la danĝeron - ili ne kredas min, mokas min kaj priĵetas min per koto (kiel vi nun).
Poste iom post iom evidentiĝas, ke la dangero ja realas (kaj se oni dekomence atentus miajn vortojn - ĝin eblus eviti). Sed tiam oni, certe, preferas ne rememori miajn iamajn avertojn... Nature, oni ne ŝatas agnoski sian malpravecon kaj malsagacon.

Tiel okazis multfoje dum lastaj 25 jaroj, en kaj ekster Esperantujo. Mi alkutimiĝis delonge...

Katalin
afiŝita je 2016-01-21 18:50:58

MI mendis analizon de la reto kaj tiea agado de N.. La programisto vidis neniun malnormalan movon, estas neniu spuro, kiu indikus ke N. malhoste ludis.
Jes ja, ŝi pli kaj pli da konataj kaj jam responditajn demandojn ricevas... kaj ŝajne la novajn scias.
Pro la nuna akuzado kaj pro tio, ke la ludo kreis malamon, akuzojn, disputojn, eĉ minacojn kontraŭ la gajninto/gajnonto, kaj pro tio, ke ni ne kapablas en la sekvaj monatoj enkomputiigi centojn da novaj demandoj, verŝajne mi tre baldaŭ forigos tiujn ludantojn, kiuj atingis difinitan ludtagon, por ke ili ne profitu el la jam konataj demandoj.
Ĉu ili povos reveni, kaj kiam, tion ni decidos poste.
Mi devos kunsulti miajn kolegojn. Vi baldaŭ legos pri nia decido.

euxgeno
afiŝita je 2016-01-21 19:58:47

vmel skribis:
Certe. Oni serĉas "truojn" en protektsistemo, kaj ne malofte trovas. Certe, por tio oni devas havi tre altan kvalifikon.
Do vi tuj asertis, ke s-ino Nicole Else havas tian kvalifikon kaj la bezonon haki la retejon, malgraŭ la fakto ke ŝi jam delonge okupiĝas pri Esperanto kaj estas sufiĉe sperta. Admirinda logiko.

vmel skribis:
La vero estas, ke iuj tamen _sukcesas_ rete rabi bankojn, malgraŭ ĉiaj sekursistemoj. Kaj sufiĉe ofte tio okazas.
Unue, tio okazas tre malofte. Due, la interesiĝemo pri mono ĉiam estis pli alta, ol pri la unua loko en malvaste konata ludo. Se iu tamen sukcesis 3 semajnojn sinsekve ne fari eĉ unu eraron, tio tute ne signifas, ke la datumbazo estis hakita.

vmel skribis:
Mi ne scipovas verki virusojn - sed mi scias, ke ja ekzistas virusoj, ŝtelantaj informojn el komputiloj. Eblas tion direkti al konkreta komputilo aŭ servilo. Ĉu vi neos tion?
Ĉu vi vere opinias, ke serviloj ĉe bankoj estas tiom truaj, ke sufiĉos nur direkti al ili viruson? Ŝtelisto devas esti ege sperta pri informatiko kaj la specifa programaro en la servilo. Eĉ tio ne garantias sukcesan hakon. Se vi scipovus kompari probablecon de tiu ago kaj de 63 sinsekvaj trafoj, do vi ne dirus tiajn stultaĵojn.

vmel skribis:
Kiam? Via plej bona monata rezulto estas 106 poentoj. Ne 120 ja...
La monato ankoraŭ ne finiĝis. Neniu havis 120 poentojn, kaj mi ankoraŭ povas gajni pli ol 106.

vmel skribis:
Mi memoras ĉe vi 7 sinsekvajn 4-ojn, tiam mi eĉ gratulis vin - vi diris ke tio estas hazardo. Jes, 7 povas esti hazardo, sed 21 - apenaŭ.
Nur en ĉi tiu monato mi havis 11 tagojn sinsekve. Se mi ne gapus stulte la demandojn kiujn mi ankaŭ sciis, mi havus 100 % hodiaŭ. Vi ne memoras, ĉar vi vidis nur statistikon ekde la 1-a tago de monato. Serio de ĝustaj respondoj povas komenciĝi pli frue. Mi ne asertos ke mi havis 21-tagajn seriojn ne sciante certe (ja nur vi tiel povas agi), sed pli longajn seriojn ol 11 tagoj mi havis sen problemoj.

vmel skribis:
Nu, morgaŭ estos 22, postmorgaŭ 23... krom se ŝi estas sufiĉe ruza kaj nun ŝajnigos honestan ludon, ĉar la monata venko estas jam preskaŭ garantiita.
Ne ekzistas ajna garantio. Vi mem devas scii, ke avantaĝo de 8 poentoj povas esti facile nuligita dum 2 tagoj. Restas ankoraŭ 10 tagoj.

vmel skribis:
Certe MI NUN pruvojn ne havas. Pruvojn povas havi nur programistoj de la servilo. Do mi alvokas esplori la aferon.
Do:

Katalin skribis:
MI mendis analizon de la reto kaj tiea agado de N.. La programisto vidis neniun malnormalan movon, estas neniu spuro, kiu indikus ke N. malhoste ludis.
Ĉu vi petos la pardonon?

vmel skribis:
Sed via rezonado similas provon aserti, ke monero povas tuthazarde fali centfoje sinsekve per averso supren, aŭ ke iu objekto subite leviĝus en aeron, ĉar hazarde moviĝantaj molekuloj subite ĉiuj moviĝis al unu sama direkto.
Monero povas fali centfoje sinsekve averse supren, estas nur afero de probableco. Nun ni havas nur 63 fojojn, kaj ĉiu fojo havas la probablecon proksiman al 1 (sed nie 0.5 en la kazo de monero). Ĉu vi scipovos kalkuli mem la tutan probablecon?

vmel skribis:
Tiel okazis multfoje dum lastaj 25 jaroj, en kaj ekster Esperantujo. Mi alkutimiĝis delonge...
La esperantistaro jam delonge alkutimiĝis al via sentakteco, sed senpruva akuzado ŝajnis troa eĉ por vi.

nicolee
afiŝita je 2016-01-21 19:59:14

Mi nur volas informi vin, ke mi ricevis personan mesaĝon de Valentin en kiu li daŭre akuzas min. Jen mi kopiis 2 el liaj frazoj:
"Do por mi evidentas, ke vi uzis helpon de iu komputila "hakisto" por manipuli programojn kaj ŝtele, fripone ricevi poentojn."
Li eĉ skribas: "Vi, kiel tion faras ĉiuj mense kaj morale difektaj personoj, simple atribuas al la oponanto ĉiujn viajn proprajn negativajn trajtojn."
Nu, mem juĝu.

euxgeno
afiŝita je 2016-01-21 20:02:53

Kara Katalin, ĉu vi povus diri kiom da demandoj estas nun en la RISKO-ludo? Mi memoras la nombron 1200, sed tio estis antaŭ pli ol unu jaro, de tiu momento multaj novaj demandoj aldoniĝis, kaj iuj demandoj povus esti forigitaj.

Katalin
afiŝita je 2016-01-21 21:51:35

euxgeno skribis:
Kara Katalin, ĉu vi povus diri kiom da demandoj estas nun en la RISKO-ludo? Mi memoras la nombron 1200, sed tio estis antaŭ pli ol unu jaro, de tiu momento multaj novaj demandoj aldoniĝis, kaj iuj demandoj povus esti forigitaj.
En la sistemo momente estas precize 1401 demandoj.

nicolee
afiŝita je 2016-01-22 00:48:10

Mi pensas, ke venis la momento por diskonigi, ke fine de 2014 mi ricevis mesaĝojn de la edzino de Vmel petegante min halti ludi dum kelkaj tagoj, por ke ŝia edzo povu fariĝi la jara ĉampiono, ŝi longe skribis kiom ŝia edzo meritas gajni, kiom grave estas por li gajni, ke estas preskaŭ demando pri vivo kaj morto, ke ŝi amegas sian edzon, ktp. Mi trovis tian premon tute ne akceptebla. Mi sendis kopion al Katalin kiu tamen decidis nenion fari pri tio. Kaj nun estas Valentin kiu mem faras neakcepteblajn akuzojn, por povi mem gajni ankoraŭ pli ofte.

euxgeno
afiŝita je 2016-01-22 09:20:58

Katalin skribis:
En la sistemo momente estas precize 1401 demandoj.
Koran dankon.

Nun ni kalkulu por s-ro Valentino. Mi nun scias respondojn al 1250 demandoj. Entute estas 1401 demandoj. Do 151 por mi estas novaj. Supozu, ke ĉ. duonon el ili mi ankaŭ scias aŭ povas diveni el la antaŭaj (fakte estas pli ol duono, sed ni ne trouzu). Do estas 1325 demandoj al kiuj mi respondos ĝuste. La probableco de la ĝusta respondo estas 1325 / 1401 = 0,945753. La probableco de 66 sinsekvaj ĝustaj respondoj estos 0,945753 ^ 66 = 0,0251959, aŭ ĉ. 2,5 %. Alivorte unu kvardekono.

S-no Nicole Else ludas jam dum 1015 tagoj, do pli ol mi, sekve ŝi scios eĉ pli da respondoj. Sed ni supozu ke por ŝi la unuopa probableco de la 22-taga serio estos ankaŭ 1 / 40. En 1015 tagoj troviĝas 1015 / 22 = 46 serioj de 22 tagoj. Do kun probableco 1 / 40 de la aperado de sukcesa 22-taga serio s-ino Nicole Else atingis tian serion en la 46-a provo. Mi ne kalkulos nun la precizan probablecon, ĉar la kalkuloj estos iom komplikaj, sed klaras nun, ke ĉi tiu probableco estos proksima al 1.

Se kun tiu probableco ĉiu homo povus kaj volus haki sekursistemon, do bankoj jam delonge ne ekzistus.

Burdo
afiŝita je 2016-01-22 18:56:13

Ho ve! Kio fariĝis pro Risko-ludo! Ĉu vere tiom gravas loko/gajno/premio? Neniam venus en mian kapon supozo, ke iu "ŝtelis" respondojn! Mi tre ŝatas ludon, mi ekscias pri la faktoj, kiujn mi ne konas, eĉ mi notas iujn respondojn por mia propra scio. Por iun akuzi, oni devas havi pruvon, ne nur suspekton. Tio estas pura enviemo flanke de Valentin, kiu ja ankaŭ ne unu fojon gajnis. Ĉu li volas estis pli saĝa ol Nicole? Tio lin doloras?

euxgeno
afiŝita je 2016-01-22 22:07:28

Kiam estis prezentitaj pruvoj de la malpraveco de s-ro Valentino, li preferis silenti. Ne kapablis kontraŭstari normalajn logikajn argumentojn?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.