Forumo

TemojEkzamenojKiam okazu la 5a Tutmonda KER-ekzameno?

Kiu dato en 2016 taŭgus por vi?

Katalin
afiŝita je 2015-12-27 01:10:18

En 2016 ni denove okazigos tutmondan ekzamentagon.
Ni enketas nun por trovi la plej taŭgan daton por ĝi.
Se vi pretos okazigi sesion en via urbo, bv. voĉdoni pri tiu dato kiu estus taŭga por vi.
Bv. aldoni sube komenton pri kiu loko kaj kiu tipo de la ekzameno (nur skriba, nur parola, kompleksa) vi interesiĝas.
La 16an de aprilo ni konsilas al la amerikaj landoj, kaj tiel restos sufiĉe da tempo por ke la testoj atingu Budapeŝton kaj la atestiloj estu pretaj ĝis UK.
Eŭropaj kaj aziaj landoj prefere elektu el la du aliaj datoj.
Havinte sufiĉe da ekzamenlokoj, ni decidos pri la tago kaj la ĉi-sube raportintojn ni informos pri la elekto kaj ni povos komenci la kampanjon.
Detalajn informojn pri la kondiĉoj organzi sesion kaj eblojn por oficiale peti sesion ni publikigos komence de januaro.

Dankon pro via atento kaj kunlaboro, Katalin Kováts

Monika
afiŝita je 2015-12-27 01:47:08

Dankon pro la organizado! Kiel kutime, mi anoncos la daton kiam gxi estos definitive elektita por eventuala sesio en La Chaux-de-Fonds, en Svislando.
Amike,
Monika

Uriel_Gurdian
afiŝita je 2015-12-27 02:42:12

Saluton!
Mi elektis la 16-an de aprilo, ĉar tiel ni havos pli da ŝancoj ricevi la atestilojn dum la Universala Kongreso, ĉar la poŝto al/el Nikaragvo ne rapidas.
Amike, Uriel el Nikaragvo

Golfestro
afiŝita je 2015-12-27 08:01:19

Saluton,
La 16a de aprilo estas tro frua dato por organizi la aferon, varbi kaj prepari kandidatojn, instigi ilin aliĝi...
Fine de majo okazas ekspozicio en Parizo en kiu ni partoprenas. Pro tio, tiu dato ne bone konvenas.
Ne estas problemo se oni ne ricevas la atestilojn dum la UK.
Iom antaŭ aliaj oficialaj ekzamenoj estus bona dato. Pro tio mi elektis la 4an de junio.
Ĝis,
DJ

Katalin
afiŝita je 2015-12-27 08:37:18

Golfestro skribis:
Saluton,
La 16a de aprilo estas tro frua dato por organizi la aferon, varbi kaj prepari kandidatojn, instigi ilin aliĝi...
Fine de majo okazas ekspozicio en Parizo en kiu ni partoprenas. Pro tio, tiu dato ne bone konvenas.
Ne estas problemo se oni ne ricevas la atestilojn dum la UK.
Iom antaŭ aliaj oficialaj ekzamenoj estus bona dato. Pro tio mi elektis la 4an de junio.
Ĝis,
DJ
Kara Ddier, eble por vi kaj parizanoj ne gravas la ricevo dum UK, kaj verdire nur parteto de la kandidatoj ĉeestas la kongreson kaj ricevas tie sian atestilon. Sed tie ni trovas ĉiam transportistojn, kaj tiel ŝparas multege da poŝtoksotoj. Por kelkaj landoj entute ne eblas poŝte sendi tiajn dokumentojn, kaj UK estas la sola okazo trovi iun kiu portos la dokuumentojn. Jen la kialo, kial ni volas ke ĉio estu preta por tiu evento.

Svetlana
afiŝita je 2015-12-28 05:40:14

Saluton al ĉiuj! Por Rusio pli taugus la 16 de aprilo.

kristof
afiŝita je 2015-12-28 05:55:37

Saluton!

Gratulon, ke vi decidis refoje entrepreni sesion en 2016. Nia asocio en Tuluzo tamen ne partoprenos ĝin, ĉar multaj en nia regiono jam ricevis atestilon kaj estos tro malfacile varbi sufiĉe da novaj kandidatoj. Ni opinias pli oportune atendi ĝis 2017 aŭ 2018.

Amike,
Kristof

pjer
afiŝita je 2015-12-28 17:10:10

Saluton, mi timas, ke en 2016 en Limoĝo - same kiel tio okazas en Tuluzo - ne sufiĉe da homoj estos pretaj kandidatiĝi. Se tamen ni trovus sufiĉe da kandidatoj, ni preferus pro tiu tialo la 4an de junio.
Amike, Pjer.

Jeromo
afiŝita je 2015-12-29 11:38:48

Saluton al ĉiuj,
Ŝajnas ke kelkaj nordbretonoj trapasos iun ekzamenon, ĉu kompleksan ĉu nur skribran.
Mi rapide proponos la datojn, kaj petos de ili antaŭaliĝi.
Certe en Lannion mi gvidus la sesion, kiel pasintjare.
Amike,
Ĵeromo

arankal
afiŝita je 2015-12-30 21:50:16

Saluton al ĉiuj!
ES “Tibor Sekelj” el Subotica pretas organizi KER-ekzamenojn ankaŭ en 2016. Mi esperas ke la mezlernejo kie ni ĉi-jare en majo organizis la ekzamensesion akceptos denove esti dommastro. Pri tio mi povos interesiĝi meze de januaro ĉe la lerneja direktoro.
Kandidatojn ni varbos post la anonco de la dato, momente ni havas malmulte da potencialaj kandidatoj.
Ni preferus la 4-an de junio (mi voĉdonis por ĝi), sed eventuale eblus ankaŭ la 28-a de majo.
Amike, Aranka

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.