Forumo

TemojAŭskultu la Esperantan RetradionViaj spertoj pri la Esperanta Retradio

Ĉu vi konis kaj uzas ERR?

Katalin
afiŝita je 2015-11-27 21:56:17

Bonvolu raporti pri viaj spertoj. Ĉe la voĉdonado eblas elekti plurajn respondojn samtempe.
Ni volonte legos ankaŭ komentojn. Dankon.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-11-28 04:30:21

Mi konis, admiras kaj tre estimas la laboron... sed mi ne aŭskultas regule, precipe pro tio, ke ĝi ne taŭgas por iOS, tre bedaŭrinde... mi aŭskultas tre regule Polan Retradion, ĉar la novaj elsendoj oportune trafas ĉiusemajne en mian poŝtelefonon...

Myntsy
afiŝita je 2015-11-28 07:14:34

www.pola-retradio.org elsendas du foje en semajno bone redaktitan tre varian, auxskultindan elsendajxon. Kutime esperantistoj en programeroj parolas laux normala parolritmo, ankaux pronanxado varies kiel en reala vivo. Pola- retradio jam sendis pli ol elsendajxoj. Grave estas, ke gelernantoj de Esperanto trovas ankaux cx-tiun reton kaj tiel auxdas aktualajn novajxon el Esperantujo.

kolombisto
afiŝita je 2015-11-28 09:37:08

Mi ankaŭ konis kaj uzas ĝin, preskaŭ regule sed ne potage. Al mi inetersajn kaj atentokaptajn artikolojn mi printas por ke mi povu interdividi kaj priparoli la aktualan temon kun la grupanoj. Ofte mi trovas fakvortojn al mi nekonatajn, eĉ interesajn esprimojn. Kara Katalin, Dankon por statistikaj datenoj. Ĉi tie mi gratulas al ĉiu perantoj de la ERR, sed precipe al S-ro Anton Oberndorfer kiu iniciatis kaj prilaboras daŭre la sonartikolojn.

molnar44
afiŝita je 2015-11-29 08:20:32

Kara Katalin !
Antau kelkaj minutoj mi komentis vian artikolon en la reteje Facebook.
Ĉi tie mi ŝatus diri, ke gratulinda estas via faro pro la aperigo de viaj riĉenhavaj informoj pri la agado de ERR. Mi jam longe konas ĝin kies agadon mi alte taksas ĉefe pro informtransigaj valoroj. Simile mi opinias pri Edukado. net de Vi redaktita.
Lau mi estus bone eĉ dezirinde en estonto daure kunlabori kaj plifirmigi la kontakton cele atingi pluajn rezultojn. Ankau ĉi loke mi ripetas : "Faro farinton rekomendas "/Z/ La konstato en si mem veras.
Vi kaj s-ro Anton Oberndorfer meritas la estimon de la retejuzantoj. Bonegan sanon al vi ambau !
Kun estimplenaj salutoj kaj bondeziroj,
Molnár László

Patrick75
afiŝita je 2015-11-29 16:09:15

Jes, mi konas tamen mi pli ofte aŭskultas "Pola retradio-n" aŭ "Varsovia vento-n" kiu estas mia plej ŝatata. Kelkfoje mi ankaŭ aŭskultas "Muzaiko-n".

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-12-01 03:22:30

Karaj, mi deziras dividi kun vi tre interesan sperton.
Antaŭnelonge mi devis loĝi tri semajnojn en najbara urbo. Tien mi iris por labori, sed mi vizitis tie tre diligentan Esperantiston. En loka ĵurnalo aperas ĉiusemajne lia rubriko, kies nomo estas "Via Esperanto" [traduko: Per Esperanto]. La rubriko konsistas el artikoloj el la Esperanta Retradio, kiujn li tradukas - tre bone - en la portugalan! Li donacis al mi plurajn ekzemplerojn kun plej interesaj artikoloj! Tio estas elstara agado!

Katalin
afiŝita je 2015-12-01 09:29:51

Tre interese, dankon.
Ĉu vi povus skani unu tian artikolon kaj eventuale malkaŝi por ni la tradukinton? Tio estas tre bona ekzemplo por la perada rolo de Esperanto.

leandro_abrahao
afiŝita je 2016-01-03 17:00:04

Katalin skribis:
Tre interese, dankon.
Ĉu vi povus skani unu tian artikolon kaj eventuale malkaŝi por ni la tradukinton? Tio estas tre bona ekzemplo por la perada rolo de Esperanto.
Finfine mi povas reagi al via peto. Jen foto, kiu montras la artikolkolekton, kiun li donacis al mi.
Kaj ĉi tie la retpaĝo de la ĵurnalo. Sur ĝi legeblas artikolo tradukita de li.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1451840404.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.