Forumo

TemojPanteonoMi proponas Lee Miller por la panteono

Ruth3209
afiŝita je 2015-11-07 20:51:11

Lee Miller, el Usono, estas elstara instruisto de Esperanto, kaj certe meritas esti en la Panteono. Dum multaj jaroj, li gvidas kursojn ĉe NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro), trejnas aliajn instruistojn, kaj tre sindoneme helpas al centoj da lernantoj. Ekde la lanĉo de la Esperanto kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo, li ĉiutage helpas la lernantojn tie. Li respondas detale al demandoj en la Facebook-grupo (kiu enhavas 3000 membrojn) kaj multe helpas kiel unu el la administrantoj de la grupo. Li ankaŭ respondas al oftaj demandoj de la kurskreantoj pri gramatiko, lingva uzado, ktp. Koran dankon al vi, Liĉjo, por ĉio!!

emilia
afiŝita je 2016-12-04 15:36:12

Mi ankaux proponas al Lee Miller.

homaran
afiŝita je 2016-12-15 07:13:39

Partopreninte NASK-on entute tri kaj duono monatojn (do kvin fojojn), mi tiel admiras la, mi diru, sindona laboro de Liĉjo. Li jam inspiris min al pli bona tradukado; ni kunmanĝis diskutante. Mi diru, ke instruiste, Liĉjo estas la koro
de NASK,grava membro de E-USA, de Esperantujo.

(homaran) Keneĉjo Goldbergo

Katalin
afiŝita je 2016-12-15 10:54:05

Karaj, dankon pro la proponoj. Lee Miller estis invitita por 2016, sed ne sendis materialojn. Espereble por 2017 li eniros la Panteonon. Lusi estis invitita iam en la antaŭaj jaroj, sed ne reagis. Mi ripetos tion en 2017.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.