Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojAliĝoj al la skajpaj lecionoj - ETL 2015

Katalin
afiŝita je 2015-09-25 21:50:22

Monika skribis:
Ĉu la gestolingvo-kurso malaperis? :(
Jes, Monika. Tiuj, kiuj aliĝis al ĝi, ricevis informon pri tio.
La instruonto havis personajn problemojn kaj ne povos okazigi la kurson. Eble iam, alifoje, ekster tiu lingva festo.

nicolee
afiŝita je 2015-09-25 23:40:21

Mi ŝatus aŭskulti la italan kaj la ĉinan. Tamen mi ankoraŭ ne certas ĉu mi ne estos tro dormema je la malfrua horo de la ĉina

galo50
afiŝita je 2015-09-26 00:08:30

Saluton!
Ĉu ankoraŭ eblas aliĝi al la leciono pri la rumanĉa?

Amike,
Adrián

Katalin
afiŝita je 2015-09-26 00:14:53

galo50 skribis:
Saluton!
Ĉu ankoraŭ eblas aliĝi al la leciono pri la rumanĉa? Amike, Adrián
Jes, mi ĵus aldonis vin tien. Ĝis baldaŭ...

Rubekolo
afiŝita je 2015-09-26 06:54:40

Saluton,

Bedaŭrinde mi ne estos libera ĉi-posttagmeze ĉar respondecos pri eo-budo en forumo de asocioj.
Antaŭ kelkaj tagoj mi rimarkis kurseton pri signolingvo okazontan lundon je la 19a sed ĝi ne plu estas en la tabelo. Se ĝi tamen okazus, mi aliĝus al ĝi; se ne mi aliĝus al la kurseto pri Rumantsch Grischun kun Mireille.
Bonvolu pardoni min, Kristof: mi partoprenos alian kunvenon dum via kurseto pri la okcitana.
Mia Skajponomo estas rubekolo3.
Amike al ĉiuj.

Claude Labetaa

Adalberto11
afiŝita je 2015-09-26 10:13:03

Kara Katalin, ĉu Vi povus helpi al mi? KIel atingi la skajadreson de la lingvoleciono okazonta posttagmeze? Kiel mi serĉu Vin skajpe?
Anticipe mi dankegas Vian helpegon.
Amike Béla

Monika
afiŝita je 2015-09-26 11:45:46

Jxus finigxis la skajpa itala kurseto. estis tre bona. Dankegon al Renato kaj al Katalin kaj salutojn al la aliaj partoprenintoj! Amike, Monika

Advalk
afiŝita je 2015-09-26 11:47:04

Dankon pro tiu vera lingva festivalo kiu komenciĝas. La prelego de Renato estis tre bona. Mi studas la italan kaj li klarigis multajn dubojn miajn ;)

nicolee
afiŝita je 2015-09-26 12:23:57

Bonvolu aldoni min por la vjetnama. Mi pensas, ke mi sukcesos ne dormi ĝis tiam!

stelamiko
afiŝita je 2015-09-26 14:14:37

Mi tre dankas al S-ro Thu kaj Katalin pro la kurseto pri la vjetnama lingvo. Bedaŭrinde nur iom malfrue mi povis vidi la aldonan bildan materialon sur mia ekrano. Pro la alsendita materialo tutkoran dankon. Al la ceteraj kursanoj mi varme rekomendas la edukado.net-kurson 'Kultura Vojaĝo al Vjetnamio'. Amike, Mogens

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.