Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojAliĝoj al la skajpaj lecionoj - ETL 2015

Katalin
afiŝita je 2015-09-16 18:29:32

Sube eblas rezervi lokon por la partopreno en la aranĝo "SKAJPAJ LECIONOJ".

Bonvolu indiki en komento kiun kurson vi deziras sekvi kaj la redaktoro kontaktos vin por peti vian skajpnomon kaj provi la kontakton.
Se vi deziras ĉeesti plurajn kursojn, listigu ilin en la ordo de viaj preferoj, la plej ŝatatan komnce. Se estas tro da aliĝintoj, ni devos limigi la partoprenon kaj tiam ni sekvos vian preferliston.
La limdato por aliĝi al la kursoje sats la 25a de septembro.
La horaron vi povas vidi ĉi tie: http://edukado.net/ludoj/europatagodelingvoj

Bonan kleriĝon al ni ĉiuj, Katalin

galo50
afiŝita je 2015-09-16 20:51:17

Saluton,
Mi ŝatus partopreni en la kursoj pri:
1) la okcitana
2) la vjetnama
3) la ĉina
Mi listigis ilin laŭ la ordo de miaj preferoj
Amike, Adrián

Advalk
afiŝita je 2015-09-16 21:11:51

Saluton,
Mi deziras partopreni en la klasoj laŭ la suba preferlisto:
1. Itala
2. Franca
3. Okcitana
4. Vjetnama

Dankon, kaj gratulon pro tiu ĉi belega iniciato

Monika
afiŝita je 2015-09-16 21:19:31

Mi ŝatus partopreni ankaŭ la italan kaj la islandan. Dankon!
Monika

soraya
afiŝita je 2015-09-16 21:38:12

Saluton!
Mi sxatus partopreni en la kursoj pri la Cxina kaj vjetnama. Dankon!
Soraya

Rubekolo
afiŝita je 2015-09-17 07:45:51

Gratulon pro tiu ĉi iniciato, kiun mi ĵus malkovris kaj al kiu mi dezirus partopreni kun kelkaj (2, 3 ?) gelernantoj miaj. Sed mi devas unue inviti ilin. Mi do poste elektos la kurseto(j)n kaj la horo(j)n.

Mi jam aranĝis eventetojn per Skajpo cele allogi la lokan gazetaron (en Perigordo, regiono de Francio). Tia modernrimeda renkontiĝo povas montri al ekstera publiko efikan funkciadon de nia lingvo. Ĉi-okaze ni ne forgesu informi la gazetarojn ambaŭflanken: flanken de la gvidontoj kaj flanken de la partoprenontoj.
Lastan Zamenhofan tagon mi, akompanata de kelkaj gelernantoj, parolis per Skajpo kun 17 alilandanoj el la tuta mondo. Du gazetaj artikoloj aperis poste.
Dum la UK de Lillo mi aranĝis Skajpan rendevuon inter Lillo (la Perigordanoj partoprenantaj kaj alilandaj invititoj) kaj halo kie estis Perigordanoj, kiuj nepovis vojaĝi ĝis Lillo. Ĉiuj multe ŝatis la renkontiĝon kaj novaj lokaj artikoloj aperis.
Mi intencas organizi novan Skajporenkontiĝon la venontan 15an de decembro kaj invitas tiujn, kiuj bonvolos partopreni skribi al mi: labetaa.claude@wanadoo.fr
Mi do profitis (senhonte) vian oportunan iniciaton por ekprepari mian...
Amike al ĉiuj.
Claude Labetaa

Katalin
afiŝita je 2015-09-17 08:12:23

Saluton, Claude. Dankon pro la pozitiva reago. Bv. provi kunigi la kursanojn kaj aliĝi pere de unu konto, por ke restu spaco por multaj aliaj. Tiel faros ankaŭ Monika en Svislando. Pri la informado mi mem en grandega urbo, plena je eventoj, nenion povas fari. Eĉ se dum la programo bruliĝus nia domo, ankaŭ tio ne estus novaĵo por ili. En malgrandaj lokoj tio iras pli facile.
Mi petas ĉiun provi informi la eblajn amaskomunikilojn. Eble Monika povas tion fari, ja temas pri grupa agado, kaj okaze de iu eŭropa aranĝo.

Miaohui
afiŝita je 2015-09-17 10:12:01

Dum mia gastado en Francio mi trovis, ke mi estas allogita de la franca lingvo, kiun mi jam tuŝetis dum mia juneco sed poste rezignis. Do mi revas pri lernado de la franca pere de Esperanto.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-09-17 11:39:36

Mi anoncas min por la Gestolingvo, la 28an.

ĵajroad
afiŝita je 2015-09-18 01:27:18

Bone, mi ŝategas unue:
Ĉina!
2-Franca
3-Itala.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.