Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojUzu la memtaksilon

Ĉu vi povis respondi al la demandoj en via nacia lingvo?

Katalin
afiŝita je 2015-09-10 16:07:16

Ni petas vin je memtestado. Tre utilus, se kiel eble plej multe da personoj testus sin en la sistemo de la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj. (Ni volas atingi, ke ili rimarku Esperanton kaj aldonu ĝin al sia laborlingvo.)

Nian peton vi povas legi en la NOVAĴO ĉi tie.
Bonvolu plenigi la enketilon kaj eventuale aldoni klarigon, ĉefe se via lingvo ne aperis en la programo aŭ en la paĝaro jes ja, sed la testo ne estis en tiu lingvo.
Konante la spertojn, ni pli efike povos argumenti ĉe la instituto.
DANKON.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-09-10 16:54:30

Mi alklakis al "alia lingvo" kaj aldonis la vorton "Esperanto".
Estas portugallingva versio de la paĝo, sed la tuta testo estis en la angla.
Tamen mi plenumis ĝin.

vmel
afiŝita je 2015-09-10 21:02:39

Mi venis al tiu paĝaro, dekomence ĝi estis en la angla. Supre de la paĝo elekteblas pluraj lingvoj - ĉiuj de EU, kiel mi komprenis - do mia rusa lingvo mankas.
Mi elektis la polan, kiun mi posedas tre bone. Mi elektis testi miajn sciojn de Esperanto (elektinte "alia lingvo" kaj poste entajpinte "Esperanto" ), la sistemo demandis, kiom bone mi regas Esperanton - do mi elektis nivelon "10" (la plej altan).
Aperis sinsekvo de demandoj pri miaj kapabloj - ĉu mi povas libere kompreni rapidan parolon ktp.
Ĉiuj demandoj estis en la pola. Ĉiufoje mi klakis "jes, mi povas". Fine mi honeste entajpis mian veran nomon kaj landon (pollingve).
Mem la demandilo ŝajnis al mi sensenca, ĉar ĝi ja ne testas mian realan scion de esperanto, nur miajn pretendojn. Nu jes, mi libere povas en Esperanto ĉion menciitan - vi ĉiuj tion scias, sed la samon povus aserti iu ajn tute ne scianta Esperanton...

Rememoriĝis certa ulo menciita en la aventuroj de brava soldato Ŝvejk - kiu en ekzameno respondis ĉiun prezentitan demandon stereotipe "Lecken Sie mir Arsch", kaj rezulte estis taksita kiel sukcesinto (k tuj sendita al milito)...

Katalin
afiŝita je 2015-09-11 00:09:57

Dankon Valentin ke vi provis la memtaksilon kaj ankaŭ ke vi raportis. Sed unu aferon vi komplete miskomprenis. La afero nomiĝas memtaksilo. La celo estas ke la testanto ekhavu por si mem sciojn pri siaj kapabloj. Se tiu respondas al ĉiu demando jese, kaj eble false, tiu trompas sin mem. Do, vere ne havas sencon.
La tuta memtaksilo celas ke oni pli-malpli taksu sian nivelon kaj laŭ la rezulto elektu lernilon, kurson, nivelon de trapasota ekzameno ktp. La memtaksa sistemo neniel donas diplomon, atestilojn, ĝi estas nur direktilo, helpilo kaj por tiu celo ĝi jes ja vere taŭgas.

gravuristo
afiŝita je 2015-09-11 05:03:35

Saluton Katalin, la freneza prezidanto de la frenezuloj vendeanaj aldonis eventon................nian sabatan staĝon, kurson, kiu okazos de oktobro ĝis aprilo..................
Frenezajn kisegojn de la frenezaj geavoj..................

jefke
afiŝita je 2015-09-11 10:58:53

Saluton Katalin. Mi partoprenis (france)en la memtestado pri esperanto kaj konstatis ke mia nivelo korespondis pli malpli al nivelo C1. Reale mi respondis kelkfoje tro rapide kaj mi devis alĝustigi la rezultojn. Vi pravis rimarkigi ke tio estas memtaksilo kaj ke oni devas bone kompreni la subtilaĵojn de la demando kaj respondi honeste ... ne facila afero por modestuloj kaj pretendemuloj. Mi esperas ke multaj esperantistoj partoprenos por rekompensi viajn klopodojn ĉe ECML. Kore. Jozefo.

cspinola
afiŝita je 2015-09-11 18:28:33

Kara Katalin. Mi jam faris la mem-taksadon por Esperanto. Verŝajne ĝi estas facila taksado, tamen la demandoj estas sufiĉe kompleksaj, do oni devas zorge legi ĉiun demandon kaj pripensi la plej taŭgan jes-nean respondon, por ke la rezulto estu iomete reala. Mi devis fari ĝin dufoje. Kvankam la rezultoj ne estis tute samaj, ili estis similaj. Almenaŭ en ĉiu kapablo mi atingis minimume la B2 nivelon, tio validigas mian KER atestilon, en aliaj la C1 kaj eĉ la C2 nivelon, kiu povas esti tro optimisma.
Estus grave, ke multaj faris tiun esperantan taksadon, kvankam rapide. Mi klopodu disvastigi tiun iniciaton.
Bonan laboron!
Fartu bone!

Katalin
afiŝita je 2015-09-11 18:36:34

Dankon al vi la reagojn kaj la farojn. La demandoj baziĝas je la MEMTAKSILO-tabelo, kiun ni povas vidi ĉiuj. Jene elŝutu ĝin kaj taksu vin kaj viajn kursanojn. Ĝi troveblas ankaŭ en aliaj lingvoj.

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1441996594.pdf

Telemo
afiŝita je 2015-09-13 17:54:48

Karaj amikoj, kiel Jefke mi partoprenis france pri la memtestado en Esperanto Plej amike de Telemo

chlavarenne
afiŝita je 2015-09-14 11:20:12

Farite. Mi ne atentis ke oni povis elekti la lingvon, do mi faris ĝin (pri Esperanto) en la angla : malfacile. (Do estus bone, en mesaĝo, indiki ke oni povas elekti sian lingvon ĉe la unua linio : ekzemple, Pjer ne faris ĉar per la ligilo li atingis paĝon kie ĉio estas en la angla, kaj do li ne komprenis kaj rezignis.
Amike
Christian

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.