Forumo

TemojPri ĉio ceteraMessagEase-klavaro

bajanisto
afiŝita je 2015-07-12 13:29:16

Saluton al ĉiuj!

Vi povas tajpi per MessagEase-klavaro ankaŭ en Esperanto en iOS-aparatoj (iPhone kaj iPad) kaj en Android-aparatoj (smartfonoj kaj tabulkomputiloj), bv. vidi ĉe
Hejmpaĝo de MessagEase
• MessagEase en Vizaĝlibro (Facebook)
• MessagEase en Tujtero (Twitter).
MessagEase Fundamentals — YouTube

iOS (iOS 8.1 aŭ pli nova):
MessagEase Keyboard
FAQ (iPhone/iPad) ← Oftaj demandoj.
Klavaroj por jenaj lingvoj (Notu: nomoj de la lingvoj estas angle): English, Arabic, Azerbaiani, Danish, Dutch, Esperanto, Finnish, French, German, Greek, Hebrew, Hungarian, Japanese (Hiragana), Japanese (Katakana), Italian, Norwegian, Polish, Portuguese, Russian, Russian (Phonetic], Spanish, Swedish Turkish, Urdu.

Android (Android 2.2 aŭ pli nova):
MessagEase Keyboard
  + Esperanto-klavaro (i.a.).

Mi tre rekomendas ĉi tiun ideoriĉan klavaron!

P.S. — Bonvolu spekti la amuzan videon "MessagEase Fundamentals" ĉe YouTube (2:34). :-)
______
Ĝisdatigita: 2015-08-08

bajanisto
afiŝita je 2015-07-15 14:26:20

Mi nuntempe lernas (kaj iomete testas) Esperanto-kurson por anglalingvanoj ĉe Duolingo. Ĝi estas tre alloga kurso i.a. pro la aplikaĵo por iOS. Ĉar mi tajpas kaj la anglalingvajn kaj Esperantajn frazojn, la Esperanto-klavaro por MessagEase estas tre taŭga; ĉi tiu Esperanto-klavaro ja havas ankaŭ literojn Q, W, X kaj Y (vidu Android-version ĉi tie). Mi do povas tajpi — sur unu klavaro!

bajanisto
afiŝita je 2015-07-25 09:30:56

NOVAJ ĜISDATIKOJ (2015-07-22):
iOS (iPhone kaj iPad): MessagEase Keyboard (versio 3.3.2) ĉe App Store
Android (saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj): MessagEase Keyboard (versio 11.9.1) ĉe Google Play

didierkuyindama
afiŝita je 2015-07-26 19:47:40

Saluton al chiuj
Ĉu iu povas klarigi al mi la nomoj de objektoj de kamputilo
Ekzemple : (Souris aù Mouse, etc.)
Estas S-ro Didier el Kinshaso

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-07-26 21:44:28

didierkuyindama skribis:
Saluton al chiuj
Ĉu iu povas klarigi al mi la nomoj de objektoj de kamputilo
Ekzemple : (Souris aù Mouse, etc.)
Estas S-ro Didier el Kinshaso
Kara Didier, lernu.net estos al vi tre helpa :) Tie estas laŭtema bildvortaro.
Jen por vi paĝo, sur kiu vi trovos multajn el la vortoj, kiujn vi deziras http://eo.lernu.net/lernado/vortoj/vortlernado/listo2.php?bildoj=0&sonoj=0&id=53&p=37. Sed por aliri ĝin, necesas ensaluti, havi konton ĉe lernu.

bajanisto
afiŝita je 2015-08-01 09:33:09

didierkuyindama skribis:
Saluton al ĉiuj
Ĉu iu povas klarigi al mi la nomojn de objektoj de kamputilo
Ekzemple : (Souris aù Mouse, etc.)
Estas S-ro Didier el Kinshaso
Vi povas uzi ekzemple lernu!-vortaron (← notu la ligilon) kaj la vortaron de Komputeko. :-)

bajanisto
afiŝita je 2015-08-06 09:42:56

Bonvolu spekti ĉi tiun (amuzan) videon ĉe YouTube (2:34):

bajanisto
afiŝita je 2015-08-12 13:06:19

Android-versio (11.10.2, 2015-08-17) de MessagEase-klavaro estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

Aldonita i.a. du klavaroj (normala kaj fonetika) por la ukraina lingvo. :-)
______
Ĝisdatigita: 2015-08-29

bajanisto
afiŝita je 2015-09-28 20:07:54

Android-versio (11.12.1, 2015-09-22) de MessagEase-klavaro estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

MessagEase skribis:
  • Streamlined the installation for Android 5.x
  • Fixed a couple of minor bugs.

bajanisto
afiŝita je 2015-11-08 17:37:13

Android-versio (11.13.1, 2015-11-06) de MessagEase-klavaro estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

MessagEase skribis:
  • Improved the speed of Word Prediction and keyboard rendering
  • Fixed a bug that interfered with FiiNote and other object editors
  • Added Ŭŭ (U breve) to the list of combined letters

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.