Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpo"Verbaj rekcioj"

kristof
afiŝita je 2015-07-06 15:23:59

En la lingvokonaj postuloj de la C1-nivelo, mi de antaŭ longe rimarkis misteran mencion pri "verbaj rekcioj". Pri kia insekto temas?

blazio
afiŝita je 2015-07-07 07:34:10

Rekcioj estas suborditaj fraazelementoj, kiuj nepre (devige, senkondiĉe, aŭ je tre forta tendenco) ligiĝas al certa vorto (en frazo). Plej karakterize tio aperas eble ĉe verboj. pluvi, tondri, fulmi (en frazoj: Fulmas. Pluvas - postulas nek subjekton, nek rektan objekton, nek nerektan objekton: nenan komplementon, ili do havas nulan rekcion. Rekcio de la verboj ekzisti, dormi, lsbori estas "subjekto: i u domras, i o ekzistas, i u laboras. Rekcioj de la verbo konsisti estas: subkjekto kaj komplemento kun "el": Familio (subjekto) konsitas el familianoj (adjekto), Armeo konsistas el soldatoj, oficiroj, Nia klaso konsistas el dudek kvin geklasanoj. La rekcioj de *doni* estas : subjekto, rekta objekto, dativa objekto: iu donas ion al iu. Oni povas paroli iom similsence pri valentoj de verbo: la verbo *ekzisti* estas unuvalenta, la verbo doni estas trivalenta (ĝenerale), kaj la rekcioj estas subjekto, rekta objekto dativa objekto... La saman fenomenon (sed nepre nur koncerne verbojn) MacGill prezentas kiel distingon de unu-ligaj, du-ligaj, tri-ligaj verboj. Sed rekcion povas havi ekz. ankaŭ adjektivoj (riĉa de aŭ je io, en la Hungara la rekcio diferencas: gazdag valami-ben 'kvazaŭ: riĉa en io'. En certaj lingvoj ankaŭ prepozicioj havas rekciojn en la senco, ke ili postulas ekzemple kompletigon en difinebla kazo (de difiebla vortospeco). Ktp. Oni povus certe pli kompreneble diri, ke la temo estas "verboj kun fiksaj (objektoj, komplementoj), sed unu el la nepraj rekcioj povas esti subjekto, kiun oni (tradicie) ne nomas komplemento (nek objekto). - Mi ripetas, ke plej gravaj (didaktike) estas rekcioj de verboj, sed ekzemple ĉe Schubert (DLT) preskaŭ ĉiu elemento (eĉ morfemo) povas havi rekcion: ion kion ĝi nepre postulas. En diversaj lingvoj ekzistas substantivoj, kiuj apenaŭ estas imageblaj sen poseda eipteto, aŭ adverboj, kiuj povas havi komplementon nur de tre strikte difinebla formo (hungare: valamin felül, valamin belül 'supre de io, interne de io'. Se la termino rekcio ne plaĉas al iu, tiu uzu alian terminon.

Katalin
afiŝita je 2015-07-07 08:31:39

Dankon, Blazio pro la bona klarigo.

kristof
afiŝita je 2015-07-07 09:29:06

Ankaŭ mi dankas!

blazio
afiŝita je 2015-07-09 06:27:33

Estas mi, kiu dankas vin ambaŭ pro la lego.

pauleb
afiŝita je 2015-07-19 09:43:19

"Se la termino rekcio ne plaĉas al iu, tiu uzu alian terminon."

Tiu termino ne plaĉas al mi. Mi trovis ĝin en nenia vortaro. Krome se ĉiu esperantisto kreas siajn proprajn vortojn (ĉefe lingvajn terminojn), Esperanto estos baldaŭ Babelo. Mi tamen ŝatus scii el kiu lingvo ĝi estas eltirita.

kristof
afiŝita je 2015-07-21 07:23:08

La vorto "rection" estas menciata en la "Trezoro de la Franca Lingvo":
http://atilf.atilf.fr/dendien/scripts/tlfiv5/displayp.exe?13;s=3225404985;i=ft-1-2.htm;;

Ĝi estas etime parenca al la verbo reg/i.

arlainmayinda
afiŝita je 2015-07-24 14:17:21

ni Arlain Kizeyidioko kaj Jackson Mafuila vere ĝojas pri via analizo,tio estas interesa temo.

tukero
afiŝita je 2015-08-21 21:46:06

Temas pri faklingva termino. Kiam oni komunikas pri lingvaj fenomenoj, oni bezonas t. n. "metalingvon", precipe kiam temas pri fenomenoj de interlingva signifo. Metalingvo ĉi-sence estas lingvistika faklingvo. Verkante pri komparo de ne-hindeŭropa lingvo kun ses hindeŭropaj lingvoj, mi konstatis ke mi ne trovis en Esperanto terminon por la procedo anstataŭi mankantajn formoj en la paradigmoj de naciaj lingvoj. Kvankam la fenomeno en Esperanto ne ekzistas, kiam oni verkas pri ĝi, oni bezonas la fakvorton. En alilingvaj gramatikoj mi malkovris terminon, kiun mi laŭ la reguloj pri enlingvigo de internaciaj vortoj submetis al la reguloj de Esperanto. Temas pri "supletivo", kiu estas tre ofte bezonata koncerne hindeŭropajn lingvojn. Ĉi tiuj ofte havas formojn el du aŭ pli da lingvoj, aŭ de aliaj propralingvaj fontoj. Unu el la plej bonaj ekzemploj estas la komparacio, krome la verbo liveras multe da "supletivoj", precipe en la rusa.
La terminon "rekcio" mi konas el la germana "Rektion", kiu estas kaptermino por diversaj paradigmoj, i. a. krom la komparacio ankaŭ la deklinacio kaj konjugacio.
Salutas Tukero

Haruo
afiŝita je 2016-05-07 13:44:36

Mi supozas, ke subkjekto estas sinonimo de subjekto, kaj eipteto de epiteto... ĉu ĝuste? Mi ĝojas pro la sciiĝo, ke rekcio ne estas japana lekcio,

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.