Forumo

TemojMonda MozaikoSendu materialon!

Katalin
afiŝita je 2010-09-10 18:51:01

Ni volonte akceptas novaĵojn, artikolojn, interesaĵojn el viaj lando, regiono aŭ lokoj, kiujn vi vizitis, kie vi vivas. Se la materialoj estas intersaj kaj taŭgaj por ekzercoj kaj instrumaterialoj, ni prilaboros ilin. Ne forgesu indiki la fonton de la informoj, se estas iu nacilingva artikolo, surbaze kiu vi laboris, bv. sendi ankaŭ la originalon. Fotoj, aliaj helpiloj same bonvenas, sed por ilin sendi vi devas mesaĝe kontakti la redaktejon. (Adreso sube de la paĝaro)
Antaŭdankon.

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-12 20:42:51

[b][b]Saluton! Mi havas 27elsendoj en mp3formato se tio estas uzebla skribu al mi-Karulino

Fonduso_SEV
afiŝita je 2011-06-03 07:23:41

Katalin skribis:
Ni volonte akceptas novaĵojn,
Novaĵoj el Berlin kaj Brandenburg troveblas en la blogo
http://esperanto-berlin.blog.de/
Oni povas aboni per RSS-feed aŭ per retmesaĝo.

Kutime estas du aŭ tri novaĵoj po semajno: kursoj, renkontiĝoj kaj aliaj aferoj, kiuj rilatas al la esperanto-vivo en Berlin kaj la ĉirkaŭaĵo.

La mesaĝoj kutime konsistas el mallonga germana enkonduko (por la pli granda publiko) kaj detaloj en Esperanto. Komprendeble la anonco de kurso por komencantoj ne uzas Esperanton!

Roland Schnell
komisiito por gazetara informo de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenurg

Katalin
afiŝita je 2011-06-04 08:31:08

Saluton, Roland,
dankon por la ideo kaj preteco doni informojn de via retejo. Verdire en tiu ĉi sekcio antaŭe estis strangaj novaĵoj, kuriozaĵoj el al ĉiutaga vivo, pensigaj, nekredeblaj ...do, laŭ mi la movadaj informoj en neniu asocio povus eniri tiun rubrikon (bonŝance aŭ malbonŝance, mi ne scias).
Sed en la foruma parto de novaĵoj/anoncoj de la membroj ĉiam bonvenas informoj de via grupo. Lanĉu, bv. tie fadenon por vi kaj liveru regule novaĵojn, kiuj povas interesi alilandajn membrojn. Dankon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.