Forumo

TemojPri edukado.netVenonta RITE-sesio

kristof
afiŝita je 2015-02-12 15:19:30

Saluton,
mi urĝe bezonas informon (mi estas verkanta artikolon por gazeto, kiu devas baldaŭ konkludi sian enpaĝigadon).
Ĉu iu scias, kiam komencos la venonta sesio de RITE? Mi ne sukcesis trovi la informon en la dediĉita parto.
Antaŭdankon!

Patrick75
afiŝita je 2015-02-12 18:25:28

Ne estas sesioj en RITE. Vi povas aliĝi kiam vi volas kaj studinte la materialon ekzameniĝi post 24 horoj . Ĉu RITE-sesioj aŭ RITE-kunsidoj skajpe? Eble vi parolas pri tiuj ĉi lastaj. Ili okazos unufoje monate, sed pri la venonta mi ne scias kiam ĝi komenciĝos.

kristof
afiŝita je 2015-02-13 09:10:08

Patrick75 skribis:
Ne estas sesioj en RITE. Vi povas aliĝi kiam vi volas kaj studinte la materialon ekzameniĝi post 24 horoj . Ĉu RITE-sesioj aŭ RITE-kunsidoj skajpe? Eble vi parolas pri tiuj ĉi lastaj. Ili okazos unufoje monate, sed pri la venonta mi ne scias kiam ĝi komenciĝos.
Interese! En la prezento de la trejnado, mi legis "la kurskotizo inkludas la aliron al la 100-era lecionaro de RITE dum du jaroj…" kaj el tio mi konkludis ke ĉio okazas inter difinitaj datoj. Tiu frazo do signifas, ke oni rajtas trastudi la kursaron dum maksimume du jaroj, ĉu vi bonvolas konfirmi?

Katalin
afiŝita je 2015-02-13 09:27:49

La komenca ideo estis tio, sed fakte ni ne sekvas tiun limigon nun tiom strikte. Kiam ĉiuj 100 lecionoj pretos, eble ni lanĉos iun limigon... sed nun ne validas tiu aserto.

Ilia78
afiŝita je 2015-02-13 10:12:23

Saluton!
Mi pripensas aliĝi al venonta RITE. Mi ŝatus plibonigi mian lingvan kapablon de Esperanto.
Bonvolu informi.
Antaŭdankon!

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-02-13 13:18:26

Ilia78 skribis:
Saluton!
Mi pripensas aliĝi al venonta RITE. Mi ŝatus plibonigi mian lingvan kapablon de Esperanto.
Bonvolu informi. Antaŭdankon!
Estimata Ilia, antaŭ kelkaj tagoj okazis skajpa konferenco de iuj RITE-studentoj, t.e. personoj, kiuj jam aliĝis al la Reta Instruista Trejnado. Eble oni konfuzis tion kun la kursaro mem. Antaŭ ol komenci studi necesas ekkoni la kondiĉojn kaj kotizojn, kaj kontakti Katalin, la kursestron. Jen ligo al la informopaĝo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.