Forumo

TemojPri edukado.netPri retforumoj

Mi opinias, ke...

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-14 17:16:58

La nun proponata enketo ebligas plurajn elektojn.
Vi povas elekti tiom da respondoj, kiom vi volas.
Vi estas invitata proponi laŭeble aliajn respondojn aŭ prikomenti la proponitajn.
Vi povas ankaŭ aboni la fadenon (malsupre dekstre de la paĝo)
por sekvi la rezulton kaj esti informata pri publikigo de novaĵoj.

Mi esperas, ke la enketo estas oportuna kaj interesa! Viaj kontribuoj multe helpos! Koran dankon! :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-22 20:23:41

Sur la paĝo 197 de la oktobra numero de la revuo Esperanto legeblas sub la titolo Ni laboru kune en la rubriko Unua Alineo, ke...
Citaĵo:
La iniciato de la estraro de UEA lanĉi viglan membrovarban kampanjon estas granda okazo por ke landaj, regionaj kaj lokaj E-organizaĵoj, ĉiuspecaj E-centroj kaj individuaj aktivuloj integriĝu funde al la klopodado de UEA roli pli vigle por Esperanto.
Martin Schäffer, la ĝenerala sekretario de UEA, invitas volontulojn eklabori (i.a.) pere de diskutfadenoj (lernu.net). En lernu.net estas tiom multe da fadenoj, ke nur post longa tempo eblus traesplori la forumon (nu, estas apenaŭ eble praktike). Necesus ia serĉilo por pli oportune trovi deziratan temon aŭ diskuton kadre de la forumo. Sed tia serĉilo ne estas.

En edukado.net ne estas tiom da fadenoj, sed estas jam multe, kaj estus tre bone havi tiajn serĉilojn, kiujn ni trovas ekz. en la sekcio instrumaterialoj. Per ĝi estus tre bone povi trovi ankaŭ proponitajn enketojn kaj ne nur la ordinarajn, senenketajn fadenojn. Krome, estus tre bone trovi diskutfadenojn ne nur laŭ la temoj, sed ankaŭ laŭ la fadenproponintoj, laŭ nombro de mesaĝoj aŭ de vizitoj ktp. :) Kompreneble oni povas kontribui ne havante tiajn rimedojn, sed estus bonege disponi pri ili :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-25 09:25:46

Ĝis nun unu persono opinias, ke retforumoj nur malofte ne fariĝas kverelejo, ke plej ofte oni celas ne diskuti, sed altrudi opiniojn. Ĉu eble klarigo pri tio troviĝas en la enketo mem, t.e. ĉu diskutantoj komencas kvereli pro nebuliĝo de la kerna temo? Aŭ eble pro tio, ke la temproponinto neglektas peri la diskutadon? Ne ĉiu forumfadeno proponas diskuton, iuj celas informi, anonci novaĵon, konigi ion. Tamen la plej multaj verŝajne starigas demandon por diskutado. Mi opinias, ke se la demandinto havas klaran celon, reagos kun sentokompreno kaj de tempo al tempo prezentos konkludojn, estas malpli probable, ke ekestos ia kverelo :)

Estas bonege kiam oni skribe reagas al proponita demando. Mi iniciatis ĝis nun ĉirkaŭ 25 fadenojn en kiuj estas nur kelkete da skribaj reagoj. Mi diras skribaj, ĉar viziti la fadenon por legi ĝin estas iaspeca reago. Tamen mi opinias, ke plej grava estas la publikeco de la temo aŭ diskuto, eĉ se la diskuton partoprenas du personoj. Mi jam legis en edukado.net la enhavon de dekoj da diskutfadenoj al kiuj mi mem ne reagis skribe sed kiuj tre multe helpis min. Eble tiu ĉi estas la plej bela trajto de retforumoj :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-25 12:04:00

Pri enketoj
Ordinare fadenoj kun enketoj estas pli ofte vizitataj. Ekzemple tiu ĉi enketo aldoniĝis antaŭ dek tagoj kaj ricevis ĝis nun pli ol 170 vizitojn (statistike vizitonombro kreskas ĉiufoje kiam oni vizitas la fadenon, eĉ se temas pri la sama persono, do mi mem vizitis ĝin almenaŭ dek fojojn, se oni konsideros, ke krom la enketon mi aldonis kvar mesaĝojn). Escepte de miaj vizitoj do la fadeno estas enspionita ĉirkaŭ 160 fojojn. Malgraŭ tio nur tri personoj respondis la enketon. Mi ne povas certi, sed nur supozi, ke eble la temo ne interesis la vizitinton, aŭ momente li ne havas opinion aŭ ne volis esprimi ĝin. Nu, enketo almenaŭ ebligas anoniman partoprenon kaj principe favoras la partoprenon de pli da personoj, precipe de la neskribemaj. Ĉiuokaze la temproponinto povas profiti de la donitaĵoj ;)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-01-23 16:49:46

En 2014 estis malpli da fadenoj kaj mesaĝoj ol en la antaŭaj jaroj (ekde 2010). Vidu la statistikan paĝon.

Fadenoj (jaro/kvanto): 2010 = 120 / 2011 = 98 / 2012 = 100 / 2013 = 70 / 2014 = 63 / 2015 = 4
Mesaĝoj (jaro/kvanto): 2010 = 605 / 2011 = 916 / 2012 = 622 / 2013 = 617 / 2014 = 597 / 2015 = 43

Sed la nombro kaj de fadenoj kaj de mesaĝoj estas ne tre malsimila, kio signifas, ke la aktiveco restis vigla laŭlonge de la analizataj jaroj. Multaj fedenoj (pluraj ankoraŭ atendas vizitojn kaj reagojn) havas klerigan, instruan enhavon, utilajn informojn. Jen estas nova jaro por novaj temoj kaj diskutoj ;)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-02-19 10:39:26

Kuriozaĵo
Eble vi jam demandis vin (mi jam demandis min) kiuj estas la plej popularaj temoj kaj fadenoj en la forumo de edukado.net, kiom da fojoj oni vizitis ilin, kiom da mesaĝoj ili havas. Nu, jen la respondoj! Sube vi trovos en ĉiu linio laŭvice la plej furoran temon kaj la respektivan nombron da internaj fadenoj/nombro da mesaĝoj. Post la streketo vi trovos la plej popularan fadenon ene de la respektiva temo kaj parenteze videblas la nombro da mesaĝoj/nombro da vizitoj :)

Ekzemplo: 1. Plej populara temo (fadenoj/mesaĝoj) – plej populara en ĝi fadeno (mesaĝoj/vizitoj)

1. Pri edukado.net (59/798) - RISKO-komentoj (229/17663)
2. Eŭropa tago de lingvoj (39/147) - Pola lingvo (19/2642)
3. Novaĵoj kaj anoncoj de la membroj (38/107) - Instruvojaĝo de Petra Smidéliusz en Sud-Ameriko (18/3914)
4. Metiejo (por pridiskuti kaj interŝanĝi ilojn por instruado de Esperanto) (36/347) - Lingva evoluado (54/9658)
5. Pri ĉio cetera (por diskuti pri ajnaj edukaj temoj rilataj al Esperanto) (33/153) - Kiel fartas niaj japanaj samideanoj? (29/3625)
6. Lingvaj demandoj kaj helpo (27/376) - Ĉu Esperanto bezonas difinan artikolon? (86/10892)
7. Ekzamenoj (23/293) - Logotipo por la tutmonda ekzamentago (72/5372)
8. (inter)komunikado (19/84) - La mano: pri denaskaj lingvoj (30/4084)
9. Tipaj lingvaj eraroj (17/207) - Hungara lingvo (59/9778)
10. Movado (15/77) - Esperanto kiel eduka movado (19/3292)

La enketo trovata en ĉi tiu fadeno ankoraŭ validas! Do laŭeble bonvolu respondi! Koran dankon! :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2016-11-10 03:46:16

Nu, multaj novaj membroj! Ĉu iu emas voĉdoni, priopinii, skribeti ion? Dankon! ;)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.