Forumo

TemojEkzamenojKiam okazu la 4a tutmonda ekzameno en 2015?

Por kiun tago vi pretas helpi okazigi ekzamensesion en via urbo?

Katalin
afiŝita je 2014-10-07 18:49:45

Ŝajne ne eblos ĉesi. Ni do denove okazigos tutmondan ekzamenon, kies atestilojn ni planas disdoni dum la 100a jubilea kongreso en Lilo.

Por ke la instituto en Budapeŝto havu iom pli da tempo por la korektado kaj pretigo de la atestiloj ĝis UK, ni devas ŝovi la tagon al iom pli frua tempo.
Kontrolante ĉiujn eblojn, printempe mi trovis nur du sabatojn, kiam mi mem entute estos disponebla.
Se vi pretos okazigi sesion en via urbo, bv. voĉdoni pri tiu dato kiu estus taŭga por vi.
Bv. aldoni sube komenton pri kiu loko kaj kiu tipo de la ekzameno (nur skriba, nur parola, kompleksa) vi interesiĝas.
Havinte sufiĉe da ekzamenlokoj, mi decidos pri la tago kaj la ĉi-sube raportintojn mi informos pri la elekto kaj ni povos komenci la kampanjon. Dankon pro via atento kaj kunlaboro, Katalin Kovats

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-07 19:48:09

Ni ŝatus oferti en Uberlândia-MG, Brazilo, skriban ekzamenon. Por ni ambaŭ datoj taŭgas.

pjer
afiŝita je 2014-10-07 21:36:33

En Limoĝo ni preferas la 9an de majo, ĉar la 25an de aprilo okazos samtempe komenco de printempaj ferioj por nia regiono kaj fino por alian; verŝajne sin prezentos kandidatoj por diversaj ekzamenoj: parolaj, skribaj, kompleksaj.
Amike, Pjer el Limoĝo.

Svetlana
afiŝita je 2014-10-07 22:17:04

En Rusio la 9 de Majo estas Tago de Venko kaj aldonighas ankorau majaj festotagoj. Kutime homoj forveturas por 10 tagoj eksterurben , alilanden. Por ni taugas nur la 25 de aprilo.

leejungkee
afiŝita je 2014-10-08 03:21:48

En Koreio studentoj havas ekzamenon en la fino de aprilo, tial mi preferas havi en la 9-a de majo por studentoj precipe.

kristof
afiŝita je 2014-10-08 04:44:23

Mi subtenas la Tutmondajn Ekzamenojn, sed mi bedaŭras, ke ili okazos tiel frue. Mi esperas prepari al la B1-nivelo la lernantojn, kiuj komencas en Oktobro. Mi ne plene certas, ke ili pretos kiam venos la ekzameno.

Mi elektis "neniu dato taŭgas", sed se ne estas alia eblo mi preferos la 9an de Majo.

Golfestro
afiŝita je 2014-10-08 14:08:24

Ambaŭ datoj havas malavantaĝojn.
La 25a de aprilo estas meze de la Paskaj ferioj
kaj la 9a de majo estas meze de tritaga semajnfino.
Multaj Parizanoj forestos la 8-9-10an de majo,
kaj la asocidomo kie ni organizas la ekzamenojn
ĝenerale fermiĝas dum tiaj semajnfinoj.
Do la 25a de aprilo ŝajnas malpli maltaŭga dato ol la 9a de majo.
Didier Janot, Parizo.

Katalin
afiŝita je 2014-10-08 20:10:57

La enketado celis ĝuste tion, kio nun okazas…
Mi mem ne povis scii kie kiuj estas la ferioj, vere neeblaj periodoj.
Kompreneble neniam estos tiel, ke iu dato por ĉiu konvenos.
Mi nun serioze pensas puŝi la tuton al la fino de majo, sed tiam estas granda risko je tio, ke la korektado kaj pretigo de la atestiloj ne finiĝos ĝis UK, kie mi volis feste kaj sen sendokostoj, en sekura maniero disdoni la atestilojn.
Mi ankoraŭ cerbumas kion fari. Ĉiukaze certas ke okazos ekzamentago fine de januaro kaj la 25an de aprilo, en Greziljono. Por paralelaj ekzamenoj kun tiuj ĉi eblos peti alian lokan sesion. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.
Do, tiuj du kaj eventuale alia tutmonda tago, plus UK en Francio estos la certaj ekzamentagoj en la unua parto de 2015.

Golfestro
afiŝita je 2014-10-09 06:39:39

En Francio dum majo estas pluraj feriaj tagoj. Ekzemple en 2015, la 4 unuaj sabatoj de majo estas parto de 3 aŭ 4-taga semajnofino. En grandaj urboj (ĉefe en Parizo) multaj homoj forestas. Nur la lasta (30a de majo 2015) povus taŭgi (http://www.calendriergratuit.fr/calendrier-2015.htm). Junio estas ĝenerale taŭga monato por ekzamenoj eĉ se tio ne ebligas disdoni la diplomojn dum la sekvonta UK. Ĉar okazos ekzamenoj en Greziljono la 25an de aprilo 2015, mi informiĝos por scii ĉu estus sufiĉe da volontuloj en Parizo por paralela sesio (skriba parto).
DJ

Uriel_Gurdian
afiŝita je 2014-10-10 15:12:02

En Managvo ambaŭ datoj taŭgas. Ni volus okazigi kompleksan ekzamen-sesion.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.