Forumo

TemojListo de E-lernejoj kaj kursojmi sukcesis

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2014-09-22 08:06:39

Finfine mi sukcesis enmeti mian kurson.
La problemo estis : mi ne pensis, ke mi nepre devis uzi la elekteblon "kun ligo kun la mapo".
Mi unue alklakis "aldoni novan" poste mi selektis "movada kurso" poste mi selektis la rubrikon "simplan liston" kiu proponis enketon, kiu aspektis kiel detala enskribiĝo de donitaĵoj, oni eĉ povis skribi per kiuj libroj oni instruas, de kiu dato oni komencas la instruadon, sed la enketo estis nur "detala serĉado", pro tio mi vane uzis ĝin.
Sed kial serĉado kaj enskribiĝo estas miksitaj sur la sama menuo, kun simila aspekto ? Tio restas mistero por mi.
Ginette

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-22 08:32:23

retnula skribis:
Finfine mi sukcesis enmeti mian kurson.
La problemo estis : mi ne pensis, ke mi nepre devis uzi la elekteblon "kun ligo kun la mapo".
Mi unue alklakis "aldoni novan" poste mi selektis "movada kurso" poste mi selektis la rubrikon "simplan liston" kiu proponis enketon, kiu aspektis kiel detala enskribiĝo de donitaĵoj, oni eĉ povis skribi per kiuj libroj oni instruas, de kiu dato oni komencas la instruadon, sed la enketo estis nur "detala serĉado", pro tio mi vane uzis ĝin. Sed kial serĉado kaj enskribiĝo estas miksitaj sur la sama menuo, kun simila aspekto ? Tio restas mistero por mi. Ginette
Koran saluton s-ino Ginette!
Estas necese sur la mapo indiki la kursejon, ĉar ĝi estas signita per ruĝa steleto, kaj ĉiuj fakoj signitaj per tia steleto estas plenigendaj. Pri la simpla listo: estas egale, ĉu vi alklakos aldoni novan (kurson) aŭ simplan liston, ĉar alklakinte ekz. simplan liston dekstre supre legeblas aldoni novan (kurson). Mi esperas, ke mi helpis =D

hawelker
afiŝita je 2021-02-04 12:40:38

Ĉu ie estas klarigita kio estas movada kurso?

Katalin
afiŝita je 2021-02-04 12:43:30

hawelker skribis:
Ĉu ie estas klarigita kio estas movada kurso?
Dankon pro la demando. Mi baldaŭ sendos detalan indikon, sed nun nur rapide reagas: tiuj, kiuj ne estas en institutoj, en programoj de lernejo estas lernejaj. Movada kurso okazas en kluboj, dum Esperanto-aranĝoj aŭ eĉ hejme, se vi instruas private.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.