Forumo

TemojPri edukado.netMemstaraj RISKO-sesioj

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-08-07 14:56:40

Ni pruntedonus por unu semajno ekzemplerojn de Poŝamiko (ni havas ĉirkaŭ 18) kaj difinus kiuj paĝoj estas studendaj por la ludosesio. Ankaŭ eblus uzi la libron Mil unuaj vortoj en Esperanto (de ĝi ni havas unu ekzempleron).

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-12 12:22:37

Koran saluton :)
Hodiaŭ okazis la unua RISKO-sesio.
Ni estas tre kontentaj pri la rezultoj. La ludantoj tre ŝatis. Ni produktis per PawerPoint demandojn kaj eksperimente realigis la sesion. La gelernantoj dividiĝis en du grupojn. Tamen kelkaj problemoj restas ne solvitaj: En RISKO en edukado.net unu ne vidas la demandon, kiun alia respondas. Kompreneble en ĉeesta sesio estas neeble kaŝi la demandojn. Principe tio ne estas problemo, sed ĉu do la demandoj ne devus ripetiĝi?

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1415794956.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-12 14:32:50

Ni ne kategoriis la demandojn, kiel en edukado.net.
Alia demando rilate la regulojn: kiel pli efike procedi en multenombra grupo? Ĉiu respondos tri demandojn laŭvice, aŭ la sesiestro elektos respondontojn hazarde?

fmaiajr
afiŝita je 2014-11-12 14:37:56

Leandro, gratulon pro la laboro!

Kara, mi rimarkas, ke vi ne estas registrita kiel kursgvidanto de Brazilo en la ĉi-portala datumbazo. Mi rekomendas al vi tion fari: http://edukado.net/kursejo - en la unuaj linioj trovu la ligilon "aldoni novan". :) Sukceson kaj brakumojn! (Fernando)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-17 16:09:27

En majo 2014 ni aperigis korespondpeton ĉi tie. Nia deziro estas skajpe konferenci kun alilandaj Esperantistaj grupoj. Antaŭ kelka tempo s-ro Claude el Francio, membro de edukado.net, reagis al nia anonco. Ni nun interkonsentas pri perskajpa RISKO-konkurso inter liaj gelernantoj kaj niaj. Mi esperas, ke la afero prosperos al ni. Post ĝia realigo mi skribos raporteton ĉi tie. Estus tre bone se iu konatigos nin al aliaj grupoj, kiuj pretus ludi internacie. Dankon :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.