Forumo

Temoj(Inter)komunikadoInstruado en mezlernejoj (ne pri Esperanto)

hemulo
afiŝita je 2014-07-26 06:57:49

Saluton!
Mi estas Sergeo el Rusio (Sankt-Peterburgo).
Nun mi laboras en rusia ŝtata mezlernejo (kun profunda instruo de la germana lingvo) kiel instruisto de informadiko kaj vicdirektoro pri informaj kaj komunikaj teknologioj.

Krome, mi interesiĝas pri elektronika kaj interreta instruado.

Pro multaj diversaj kialoj mi dume ne instruas Esperanton, tamen eble mi iam faros tion.

Kiam en 2011 mi revenis labori en lernejon post okjara okupo de aliaj aferoj, mi ekinteresiĝis pri instrusistemoj kaj metodoj en diversaj landoj (speciale pri informadiko, fiziko kaj matematiko).

Nun mi volas trovi personojn, kiuj laboras en lernejoj en diversaj landoj por komuniki en Esperanto.

PS: Ho ve, kutime, kiam oni diras pri instruistoj en lingvo Esperanto, do preskaŭ ĉiam temas pri instruantoj de Eo mem...

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.